Palm-insuloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rémih (diskuto | kontribuoj)
fr:
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: az:Palma adaları; cosmetic changes
Linio 1:
La '''Palm-insuloj''' en [[Dubajo]], [[U.A.E.]] estas la tri plej grandaj [[artefarita insulo]]j en la mondo, estante konstruataj per [[Nakheel Properties]] en la [[ Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj]]. Ĉiu kolonio estos en la formo de [[ palmarbo]], superita de lunarko, kaj havos loĝdomajn komunumojn kaj feriejojn konstruataj sur ili. La konstruado de ĉi tiuj insuloj estas ebla pro la larĝa [[ kontinenta platformo]] de la dubaja marbordo, kaj la relativa malprofundeco de la [[ Persa Golfo]].
La insuloj estas desegnitaj kiel parto de la evoluigado por [[turismo]] en Dubajo kontraŭ la fina forkonsumiĝo de la emirolandaj naftorezervoj, kiuj antaŭvideble estos forkonsumita en la dua jardeko de la 21a jarcento. La celo estas fariĝi unu el la plej grandaj lokoj en la mondo por turismo kiel rimedo por diversigado de la ekonomio.
Du el la isuloj — La Palmo Jumeirah (elp.Ĝomejre), kaj La Palmo Deira (elp. Dejre) — konstruiĝas per la Nederlanda kompanio [http://www.vanoord.com/ Van Oord Dredging] elde 80,000,000 m³ da skrapaĵoj de mara fundo de la proksima kanalo. La Palmo Jebel Ali (elp. Ĝebel Ali) konstruiĝas per [http://www.jandenul.com Jan De Nul].
== Konstruado ==
La Palm-insuloj teknike estas artefaritaj duoninsuloj konstruataj per sablo skrapita de la fundo de la Persa Golfo, kiu estas oportune mallarĝa kaj malprofunda. La sablo estas ŝprucita de la skrap-ŝipoj, kiuj estas gvidataj per [[GPS]] (Geografia Pozici-Sistemo), al la celitaj lokoj per proceduro nomata [[ĉielarkado]]. La ekstera rando de ĉiu Palma ĉirkaŭita lunarko estas grandega kontraŭondaĵo konstruata pere de zorgeme lokitaj rokoj kolektitaj de eksplodigoj.
[[Nederlando|Nederlandaj]] sciencistoj, pro sia sperto pri ŝanĝoj kiujn ili faris en la propra lando, alvokiĝis por al studado de la loko kaj por la perfektaj planoj por la Palmoj kontraŭ pasado de tempo kaj tra ŝtormoj. Tamen, la posedantoj rifuzis atendi ĝis la studado estis kompleta: ili komencis la konstruadon! Post kiam la Palmo estis konstruita, la Nederlandaj sciencistoj eltrovis ke la tajdo ne atingas ĝis la fino de la lunarko kun sufiĉa forto por malhelpi [[akvo stagnado|stagnadostagnadon]]n de la akvo; ĝi estiĝus rifuĝejo por algoj kaj moskitoj. Sekve, la lunarko estis modifita kun du ekstraj kanaloj, ĉiu ĉirkaŭ kvarono de la vojo for de ĉiu finaĵo. Ĉi tiuj kanaloj permesas pli grandan amplekson por la ago de la [[tajdo]], kaj tiel la akvo en la Palma limo estas anstataŭigota ĉiun duan semajnon.
 
== Palmo Jumeirah ==
[[Dosiero:Palm Island Resort.jpg|thumb|230px|La Palmo Jumeirah]]
''La Palmo, Jumeirah'' komencis konstruiĝi en junio 2001 kaj verŝjane estas kompletigota en 2006. Pro desegn-ŝanĝoj la atendata kompletiĝa dato nun estas decembro 2007 [http://realestate.theemiratesnetwork.com/developments/dubai/palm_jumeirah.php]. Ekzistas planoj por tri 5-stelaj hoteloj konstuotaj sur La Palmo Jumeirah, ĉiu kun aparta nacia temo: [[Okinavo]], [[Brazilo]], kaj [[Venecio]]. La Palmaj folioj estos kovritaj per luksaj feri-domoj. Kiam ĉi tiuj prezentiĝis por vendiĝo en 2004, ĉiuj ekvendiĝis en la daŭro de tri unuaj tagoj de sur-merkatigado; rimarkindaj aĉetantoj inkluzivis la [[Beckham]]ojn.
 
 
=== Post-konstruadaj problemoj ===
La formo de la Palmo havas nedeziratajn efikojn sur la tajdaj fluoj. La fluado elektas la plej mallongan vojon ĉirkaŭ la Palmo, kaj sekve ne fluiĝas nature tra la flankoj. La akvo, kio eniras la Palmon jam ne estas puŝita de la fluado kaj tial perdas sian energion kaj restigas ĉiujn aĵojn kaj partetojn, kiuj estis portataj de ĝi.
 
== La Palmo Jebel Ali ==
 
''La Palmo Jebel Ali'' komencis konstruiĝi en Oktobro 2002 kaj antaŭvideble estos kompletigita je la fino de 2007. Ĝi celas esti trankvila loko por ripozado. Post kiam ĝi estos kompletigita, ĝi estos ĉirkaŭita per la projekto [[Dubaja Akvo-fronto]], kiu estas serio da insuloj en la formo de kurbo kun malgrandiĝanta larĝo. Ĝi inkluzivas trabajn [[piedirejo]]jn, kiuj cirklas la "foliegojn" de la "palmo" kaj bildigas araban poemon de [[Mohammad-ebe Rashid Al Maĥtum]]:
Linio 25:
 
 
== La Palmo Deira ==
''La Palmo Deira'' komencis konstruiĝi en Novembro 2004, sed estas antaŭvideble prokrastado de kvin jaroj pro problemoj en konstruado. La Deira Palmo estos la plej granda el la tri Palmoj kaj kovros lokon pli multan ol [[Manhattan]].
 
Linio 31:
 
[[ar:جزر النخيل]]
[[az:PalmPalma Adalarıadaları]]
[[bg:Палмови острови]]
[[ca:Illes de la Palmera]]