Aŭstrala kanbirdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Ĝi vivas en kareksejoj kaj junkejoj en orienta kaj ĉefe en sudorienta [[Aŭstralio]], ankaŭ ĉe marbordo okcidenta kaj norda, sed malmulte en centrokcidenta kontinento kaj ankaŭ troveblas el [[Nov-Gvineo]] al sudorienta [[Afriko]]. Ĝi preferas densajn kareksejojn ĉe akvo, kiel kanejoj el [[fragmito]], [[bambuo]] kaj eĉ publikaj parkoj ĉe akvo. Ĝi estas parte migranta ene de Aŭstralio. Estas [[loĝantaj birdoj]] en nordo; [[Birdomigrado|migrantaj]] en sudo, kiu moviĝas suden por reproduktiĝi.
 
Ĝi estas ĉirkaŭ 16 al 17 cm longa kaj averaĝe peza 18 g, '''nestrieca olivbruneca supre''' (pli malhelbruna en krono, flugilplumoj kaj vosto kaj pli helbruna kun ruĝeca nuanco en pugo) kun sablokolora superokula strio kaj hela okulringo kaj sablokolora sube (blanka en gorĝo) kun flavoranĝaj nuancoj. En la beko la supra makzelo estas bruneca dum la suba estas oranĝeca. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu specio estas pli ofte aŭdata ol vidata, sed ĝi povas esti vidata foje grimpanta inter kanoj kaj alia ĉeakva vegetaĵaro. Ĝi faras mallongajn malaltajn flugojn ĉe akvo.
 
La tre simila Orienta kanbirdo estas nur rara vizitanto en Aŭstralio, kaj estas pli pala supre, kun pli mallonga, fortika beko kaj pli longaj kaj pintecaj flugiloj. La Aŭstralia kanbirdo estis origine inkludata kiel parto de la [[Stentora kanbirdo]] (''Acrocephalus stentorius''), sed ĝi estas nuntempe konsiderata separata specio.