Oskari Lehtivaara: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al", "Dank' al" -> "Danke al"
Linio 3:
Lehtivaara naskiĝis en malriĉa kampara familio. Blinda ekde sia sepa vivojaro, li kun eksterordinara persisto atingis multflankan klerecon, kaj lernis Esperanton jam je 13-jara aĝo.
 
De 1937 ĝis 1982 li oficis kiel vicprezidanto, poste kiel prezidanto, de [[Steleto (Finnlando)|Steleto]], la Esperanta ligo de finnaj blinduloj. Dank'Danke al li, jam antaŭ la milito eldoniĝis brajla E-lernilo por finnoj. En 1950 li kunfondis Ligon Internacian de Blindaj E-istoj ([[LIBE]]), kies sekretario li restis ĝis 1962. En 1957 li iniciatis la plurlingvan - i.a. Esperantan - bildlibron '''Finnlando hieraŭ kaj hodiaŭ'''.
 
En 1969 li servis kiel LKK-ano de la [[UK 1969|Helsinka UK]]]. Li estis [[Komitato de UEA|komitatano]] de [[UEA]] (1969-1981) kaj tutan jardekon prezidis [[Esperanto-Asocio de Finnlando|Esperanto-Asocion de Finnlando]] (1975-1985). Dum tiu tempo EAF ekhavis propran sidejon kaj reeldonis '''Kalevala''' per granda ŝtata subvencio - unuavice dank'danke al lia organiza lerto. En 1986 aperis la finnlingvaj rememoroj de Lehtivaara, '''Perintö''' ("Heredaĵo"), en kiu unu ĉapitro rakontas lian E-agadon.
 
Li estis [[fakdelegito de UEA]] ekde 1953, honora prezidanto de EAF, honora membro de [[LIBE]] kaj, de post 1990, de UEA.