Kartuzianoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
Linio 25:
 
===Fratoj===
Krom la patroj vivas en la kartuzioj ankaŭ fratoj-monaĥoj. "La fratoj havas propran formon de la soleca vivo. Per ilia laboro ili zorgas por la bezonoj de la domo, kiuj estas aparte konfiditaj al ili. Dank'Danke al la helpo de la fratoj la ĉelaj monaĥoj povas pli libere doni sin al la silento de siaj ĉeloj." (Statutoj 11,5) Dum la patroj ĉefe dediĉas sin al la [[preĝo]], ĉe la fratoj la manlaboro estas pli forte akcentata. Patroj kaj fratoj kompletigas sin reciproke en siaj vivmanieroj. La patroj bezonas la fratojn, kiuj zorgas pri la korpaj necesoj, kaj la fratoj bezonas la patrojn, kiuj donas al ili la sakramentojn kaj animzorgas pri ili.
 
La fratoj-monaĥoj vivas aparte de la patroj en propra konstruaĵo. Tradicie la fratoj ne havas proprajn dometojn, sed nur po unu ĉambron, kiu konformas al la ''Cubiculum'' de la patroj. Dum la tago la fratoj forlasas siajn ĉelojn por labori en siaj laborejoj aŭ aliaj laborkampoj (pordego, administrado, [[sakristio]]). Por ke la fratoj povu plenumi siajn taskojn por ili validas malpli rigoraj reguloj. La ĉiutaga horaro ne estas tiel granda kiel tiu de la patroj. Ili havas ankaŭ malpli rigorajn fastajn regulojn. Tiel la fratoj havas ankaŭ matenmanĝon. Krome iliaj solecaj reguloj estas malpli rigoraj. Ĉefe la fratoj plenumas ĉiujn necesajn aferojn en la ĉirkaŭaj urboj.