Ornitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:علم الطيور
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al", "Dank' al" -> "Danke al"
Linio 5:
 
La historio de la leterkolomba poŝto retroetendiĝas tra pluraj miloj da jaroj. Tiu elteneme fluganta birdeto, havanta mirindan orientad-kapablon, facile retrovas sian lokon eĉ el grandaj distancoj. Laŭ pruvaĵoj de arkeologiaj malkovroj la kolombo estis sukcese uzita por heroldaj servoj jam en la jaroj 3000-4000 antaŭ nia epoko, en Ĉinio, Egiptio, Mezopotamio.
Eĉ en la pasinta jarcento estis signifa tiu rapideco, kiun havis la leterkolomba sistemo al la tradicia poŝto. Ekzemple, la londona borso povis - dank'danke al la kolombopoŝto - ĝustatempe informiĝi pri la malvenko de Napoleono ĉe [[Waterloo]], tiel ĝi povis komenci granddimensian financan manipuladon. Bedaŭrinde, tiun ĉi paceman birdon oni priuzis en militoj por perado de sciigoj ekde la pratempoj preskaŭ ĝis niaj tagoj. En la unua mondmilito la germana militgvidantaro provis utiligi la leterkolombojn krom por heroldado ankaŭ por rekognoskaj celoj. Sur la bruston de speciale trejnitaj kolomboj oni muntis malpez-metalajn fotokamerojn kun konvena fokusdistanco kaj garnitajn per aŭtomata funkciigilo. En alto de 200-300 m ili enflugis 30-40 km-ojn malantaŭ la malamikajn frontojn, kie la aŭtomate funkciigitaj fotoaparatoj faris registraĵojn en vera "birdoperspektivo" pri la malamikaj tranĉeoj, operacoj, k.a. Leterkolombojn cetere uzis la batalantaj armeoj ankaŭ en la dua mondmilito kaj la korea milito.
 
Kiel sin orientas en aero la leterkolomboj kaj la migrantaj birdoj? Kia interna "kompaso" direktas ilin dum ilia plurmil-kilometra migrovojo? El kio ili gajnas kaj kiel ili racie eluzas la energion?
Linio 29:
==Magnetaj devioj==
 
La termagneto: la magneta kampo elformiĝinta ĉirkaŭ la Tero. La kampo kaj intenso de la termagneto varias en tempo. La termagnetecon influas la ŝtonformacioj, kies magnetigebleco interdiferencas. La lokajn malnormalaĵojn de la magneta kampo oni nomas magneta devio. Dank'Danke al la intensaj [[Mezuro|mezurado]] de satelitoj, oni povas nun jam sin apogi sur sufiĉe precizaj mapoj pri termagnetaj devioj. La indikojn kaj deviojn de la termagneteco en la kosmo mezuris unuafoje la satelito Sputnik-3, en la jaro 1958. Inter la jaroj 1965 kaj 1971 vastan mezurserion plenumis la usona POGO (Polar Orbiting Geophysical Observatories - Polusorbitaj Geofizikaj Observatorioj) - poste ĝin sekvis la MAGSAT. Tiun ĉi sateliton oni enorbitigis la 31-an de oktobro 1979, helpe de la raketo Scout. La satelito plenumis mezuri ĝis la 11-a de junio 1980, tiam ĝi forbruliĝis en la malaltaj aertavoloj. La rezultojn de la mezurado jam plejparte prilaboris la geofizikistoj. Baze de la satelita mezurado pli ol dujardeka ni scias, ke la magneta kampo ĉirkaŭ la Tero elmontras signifajn deviojn. La intenso de la magneta kampo ĉe la polusoj estas 50.000 nT, dum en la linio de la ekvatoro 30.000 nT (T = teslo, unito de la magneta indukto). Ĉe altnombraj punktoj de la Tero montriĝas tre gravaj devioj, tiel estis mezurataj eĉ 5-10-onoj de la supre diritaj du valoroj. Signifajn magneto-deviojn registris la satelitaj magnetometroj ĉe iuj regionoj de Usono kaj Meksiko, ĉe landpartoj de Hindujo kaj Aŭstralio, ĉe la ĉefurbo de Centrafriko, ĉirkaŭ Bangvio. La malnormalaĵojn oni geografie precize elmontris, sed iliajn kaŭzojn oni ne sukcesis ĝis nun klarigi. La magnetaj ŝtormoj kaj anomalioj perturbas la homojn egale en la trafikoj aera kaj surmara, kaj en la radiofonio. Kio koncernas la navigadon de la birdoj, estas konsterne, ke la leterkolombo kapablas korekti longdistance la lokajn anomaliojn. Verŝajne ankaŭ al la migrobirdoj la naturo donacis internan kompason. Sed tiuj biologiaj kompasoj estas pli perfektaj ol la navigaj aparatoj konstruitaj de la homo.
 
==Birdoj en la ventotunelo==