Fugger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Фуггери
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"evoluiĝis" -> "evoluis"
Linio 7:
Jakob edzinigis en 1441 filinon de moner-prega majstro. La bopatro bankrotis post tri jaroj, pro tio Jakob pli atenteme entreprenis kaj ricĉiĝis per elteno kaj forta laboro. Li iĝis en 1463 membro de la komerca gildo, mortis en 1469. Li havis sep filojn, el kiuj Ulrich kaj Georg sukcese evoluigis la internaciajn kontaktojn, interesojn de la entrepreno. Ili ricevis en 1473 lilian blazonon, tiel oni nomas tiun branĉon de la familio ''Fugger von der Lilie''. Ili traktis – helpe de la pli maljuna frato, Markus, vivanta en Romo – la enspezojn de la [[papo|papa]] kortego, ricevita pro vendo de la indulgencaj slipoj. Inter 1508 kaj 1515, ili luis la rajton pri monfarado, en [[Romo]].
 
Ulrich kaj Georg fondis propran agentejon en [[Venecio|venecia]] palaco de la germanaj komercistoj. Ili plej juna frato („Riĉa”) Jakobo la 2-a – kiu komence estis intruata al pastro – lernis en tiu urbo (ekde1478) modernan [[librotenado]]n. Li transprenis en 1485 gvidadon de la Fugger-agentejo de [[Innsbruck]] kaj kun bona komerca sento aliĝis al ekspluato de la minejoj en [[Tirolo]], donis longtempajn kreditojn al ĉefprinco Sigismundo, kaj reĝo [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ĉar ili akiris grandegajn profitojn, la Fugger-oj financis minadon en Silezio. Tie Jakobo – kun helpo de minista spertulo – akiris lurajtojn de la kuprominejoj de Banská Bystrica, en 1495. La minejoj evoluiĝisevoluis al grava centro.
 
La Fugger-oj fondis en 1494 kun 54.385 orforinto sian unuan komercan entreprenon, ili duobligas la komencan kapitalon post du jaroj, kiam Jakobo konvinkis la princepiskopon Brixen aliĝis al la projekto. Celo de Jakobo estis akiri kupromonopolon, tiel li fondis metalfandejojn en Hohenkirchen kaj Fuggerau (nun en Aŭstrio, nomumita post la familio) kaj vendoreton en Eŭropo (gravis la agentejo en [[Antverpeno]]).