La unua dokumenta mencio de Ramsen datasdatiĝas el la jaro [[846]]. En [[mezepoko]] Ramsen apartenis la la [[habsburgoj|habsburga]] [[Grafejo Nellenburg]]. En [[1539]] la malalta jurisdikcio falis al [[Stein ĉe Rejno]], kiu troviĝis sub la suvereneco de la urbo [[Zuriko]]. Zuriko akiris en la jaro [[1770]] ankaŭ la sangan jurisdikcion de Ramsen. Post la fino de la [[Helveta Respubliko]] Ramsen en la jaro [[1803]] kune kun Stein ĉe Rejno fariĝis parto de la [[Kantono Ŝafhaŭzo]].