Kahlenberg (Vieno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e tajperaro
Linio 1:
[[Dosiero:Wien-Döbling Kahlenbergkirche 160405.JPG|thumb|Sendostacio kaj kirko Sankta Jozefo]]
'''Kahlenberg''' (Kalva Monto) estas [[monto]] (484 m) en la 19-a distrikto Döbling (Debling) de [[Vieno]]. Ĝi apartenas al [[Viena Arbaro]] kaj estas vidindaĵo de Vieno, krome ŝatata festotaga ekskurscelo de la vienanoj, ĉar sur Kahlenberg ekzistas elrigardo al preskaŭ tuta Vieno. De la Stefaniewarte (Stefanino Observada [[Turo]]), kiu situas sur plej alta punkto de la monto, eblas ankaŭ rigardi la alian flankon de la monto kie videblas la urbo [[Klosterneuburg]] (Klostronovburgo) kaj aliaj partoj de [[Malsupra Aŭstrio]]. Apud la Stefaniewarte troviĝas 165 m alta ŝtaltuba [[masto]], kiu servas kiel antena masto de [[ORF]] (Aŭstria Radio Televido) por elsendi televidajn kaj ultrakurtondajn- programojn. La antena masto disponas ankaŭ funkciajn deĵorejojn. [[1974]] la antena masto anstataŭis alian en [[1956]] konstruitan 129 m altan maston.