Ingward Ullrich: Malsamoj inter versioj

germana esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
novtekstigo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:04, 31 jan. 2010

Ingward Ullrich

Naskiĝjaro: 1931. Studis forstajn sciencojn en la Forsta Fakultato Eberswalde de la Humboldt-Universitato Berlino. Pli ol 25 jaroj li estis okupita ĉe la Turingia Forstaranĝa Buroo en Weimar. Laste, ĝis sia emeritiĝo 1992, li estis sekci-estro pri Silvikulturo kaj Arbarprotekto en la Forstprovinc-administracio Turingio.

I. U. fariĝis esperantisto 1967. Ekde 1981 li prefere okupiĝas pri forst-terminologiaj demandoj en Esperanto. LI estas kunlaboranto de la multlingva forstfaka vortaro “Lexicon silvestre“ kaj estro de la Terminologia Komisiono de IFRE (Internacia Forstista Rondo Esperantlingva). Vico da E-lingvaj forstfakaj artikoloj kaj trakukoj de forstfakaj artikoloj k.a. publikaĵoj devenas el lia plumo.