Libera Ŝtato Kongo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e tajperaro
e tajperaro
Linio 125:
====La fino de la Libera Ŝtato Kongo====
[[Dosiero:Mapcongo1914-2.jpg|thumb|400px|right|La teritorio de la Libera Ŝtato Kongo (mapo de [[1914]], post la cedo de Kongo al Belgio).]]
Leopoldo klopodis nuligi la informon de Casement preper propra esplorkomitato ŝajne neŭtrala formata de belga, sviso kaj italo. En 1905, post kelkaj monatoj de enketo, la komitato konfirmis la denoncojn de Casement.<ref> Hochschild, pp. 372-374 </ref> Leopoldo kontraŭatakis per broŝuroj, per pagoj al eŭropaj ĵurnaloj, ktp.<ref> En [[1906]] eksplodis skandalo kiam la advokato Henry I. Kowalsky rivelis, ke li estis pagita de Leopoldo por influi super la registaro de Usono (Hochschild, pp. 363-370). </ref> Tamen, li ne povis eviti, ke la publika opinio tutmonda, eĉ en Belgio, montru klaran kontraŭstaron al la proprieto super la afrika teritorio.
 
En 1906 evidentiĝis, ke Leopoldo devis lasi sian posedon en Kongo. Dum du jaroj oni negocis la cedon de Kongo al Belgio. Leopoldo metis fortajn kondiĉojn: la belga ŝtato pagu la ŝuldon de Kongo, ĉirkaŭ 110 milionojn da frankoj; pagu kelkajn konstruprojektojn de la reĝo en Belgio (45,5 milionoj da frankoj); kaj pagu al Leopoldo pliajn 50 milionojn danke al la "memoferoj" faritaj de li favore de Kongo.<ref> Hochschild,pp.383-384 </ref> Kongo pasis oficiale dependi de la administrado de Belgio la 15a de novembro de [[1908]].