Hindoĉinio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"dank' al" -> "danke al"
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: arz:الصين الهنديه; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Indochina 1954.jpg|right|thumb|300px|Hindoĉina duoninsulo]]
'''Hindoĉinio''' aŭ '''Hindoĉinujo''' estas [[duoninsulo]] kiu okupas la sudorienton de [[Azio]] kaj ricevas tiun nomon pro esti lokata inter [[Hindio]] ([[Barato]]) kaj [[Ĉinio]]. Nuntempe ĝi estas formata el [[Kamboĝo]], [[Vjetnamio]], [[Laoso]], [[Mjanmaro]], eksa [[Birmo]], kaj [[Tajlando]].
== Geografio ==
Ĝi troviĝas proksimume inter la 25º je norda latitudo kaj la linio [[Ekvatoro]] kaj la 90º je orienta longitudo este kaj la 110º je orienta longitudo.
 
Linio 8:
Ĉefaj montaroj estas montaro Asamo (la Blua Monto, de 2170 m), montaro Arakan-Jomao inter riveroj Brahmaputro kaj Iravadio, montaro Shan-Jomao, inter riveroj Iravadio kaj Salvino, kiu altiĝas ĝis 3200 m kaj montaro Tanen-taŭng-gji inter riveroj Mekongo kaj Salvino, (Lai-pang-ngoun, 2460 m).
 
La duoninsulo konstituas apartan [[Biogeografio|biogeografian]] unuon. Ĝi nomiĝas la Hindoĉina [[ekoprovinco]] de la [[Indomalaja ekozono]] laŭ la [[tipologio]] ellaborita far la Monda Natur-Fonduso ([[WWF]]).
 
== Historio ==
En pratempoj tiu regiono estis loĝata de du migrantaj fluoj. Unu venis el nordo de Hindio tra Siamo (Tajlando) kaj konsistis el triboj de arja raso kiuj okupis la zonojn poste konatajn kiel Laoso, Kamboĝo, Siamo, [[Koĉinĉino]] kaj centra kaj suda [[Annamo]]j.<br />
La dua de tiuj migrofluoj konsistis el [[mongolo]]j, kiuj venis el sudo de Ĉinio, setliĝis en [[Tonkino]] kaj translokiĝis poste pli suden okupante la nordon de Annamo kaj fondante la Annaman Imperion. Tiuj Annamanoj intermiksiĝis kun la praloĝantaro ĝis ties sorbado.<br />
La ĉina dinastio regis Annamon kiel vasaloj de la Ĉiela Imperio ĝis [[257 a.K.]]. De [[257 a.K.]] ĝis [[110 a.K.]] el Annama Imperio estis regata de du indiĝenaj dinastioj, ambaŭ feŭdaliĝitaj al Ĉinio.<br />
Sed ekde la jaro 110 a.K. ĝis la [[930]] p.K, Ĉinio okupis Annamon kaj ĝi estis administrata de ĉinaj guberniestroj escepte la regadon de du efemeraj lokaj dinastioj.
 
Linio 21:
Nova ribelo en la zono en [[1689]], permesis, ke Annamo elstarigu proprajn registojn en novaj regionoj, kiuj apartenis al la familia ''Nguyen''.
 
En la lasta jardekoj de la [[18a jarcento]] okazis grava insurekcio provokita de ''Tay Shon Thong Tac'' (la Milito de la Grandaj Okcidentaj Montoj). Tiu ribelo rifuĝigis en Ĉinio la lastan el la membroj de la familio Nguyen. Sed poste, la heredanto, Nguyen-an, atingis francan helpon kaj konkeris [[Sajgono]]n en [[1789]] kaj Hue en [[1801]]. En [[1802]] li eniris en Ke-so ([[Hanojo]]) ĉefurbo de Tonkino, kaj deklaris sin mem Imperiestro laŭ la nomo de ''Gia-long''.
 
Posedante ĉiujn teritoriojn de Hindoĉinio, escepte Laoson, Gia-long dediĉis sian tutan energion al ordigo de la lando. Al li ŝuldas la duoninsulo altan nombron de kanaloj kaj vojoj, ĉefe gravan vojon kiu ekas en Sajgono, trapasas Annamon kaj Tonkinon, trapasante Hue kaj Hanojon, kaj finas en Lang-song, en la landlimo kun Ĉinio. En [[1820]] ''Minh-mang'' sukcedis sian patron Gia-long, sed tiu malamis elstare la eŭropanojn. Dum lia reĝado (1820-[[1841]]), Siamo forprenis Kamboĝon el Annamo, kio kialis francan intervenon.
 
== Franckolonia Erao (1858-1954): Franca Hindoĉinio (1887-1954) ==
 
Laŭ preteksto de defendo de la hindoĉina katolikaro kontraŭ subpremo farita de [[Minh-mang]], la francoj konkeris [[Sajgono]]n kaj ties ĉirkaŭaĵojn en [[1859]], [[Kamboĝo]]n en [[1863]], [[Koĉinĉino]]n en [[1867]], [[Annamo]]n kaj [[Tonkino]]n en [[1883]] kaj fine [[Laoso]]n, starigante unu el la koloniaj reĝimoj pli perfortemaj en la historio. Iu ajn ribelsigno estis sovaĝe forpremita.
Linio 36:
La [[9a de marto]] de [[1945]] dum [[Francio]] entute estis jam sub konkero de aliancanoj, [[Germanio]] reeniris kaj [[Usono]] antaŭeniris en la [[Pacifiko]], [[Japanio]] decidis preni la tutan kompletan povon de Hindoĉinio. La japanoj pluhavis tiun povon ĝis la novaĵoj de ties kapitulaco alvenis en aŭgusto, post kiam la [[atombombo]]j falis sur [[Hiroŝimo]] kaj [[Nagasako]].
 
Post la [[milito]], [[Francio]] klopodis reestabliĝi en la regiono, sed okazis konflikto kun [[Viet Minh]], organizaĵo de naciistaj komunistoj vjetnamaj sub rego de [[Ho Chi Minh]], kiu edukiĝis politike en [[Francio]]. Dum la [[Dua Mondmilito]], [[Usono]] estis apoganta la [[Viet Minh]] sed nur pro ties rezistado kontraŭ la japanoj; tiu grupo kontrolis la landon, ĉar la francoj estis foririntaj en 1945. Post persvadi la imperiestron ''[[Bao Dai]]'' abdiki je sia nomo, la [[2a de septembro]] 1945, [[Ho Chi Minh]] -kiel prezidento– deklaris la sendependecon de la [[Demokrata Respubliko de Vjetnamio]]. Sed antaŭ la fino de septembro, armeo brita, franca kaj barata, restarigis la francan kontrolon. Ekis tiam amaraj luktoj. En [[1950]], [[Minh Ho]] deklaris denove la sendependecon de la [[Demokrata Respubliko de Vjetnamo]], kiu estis agnoskata de la komunistaj registaroj de [[Ĉinio]] kaj de [[Sovetunio]].
 
La lukto daŭris ĝis marto de [[1954]], kiam la [[Viet Minh]] venkis definitive kontrau la franca armeo en la batalo de ''[[Dien-Bien-Phu]]''. Tio kialis la partigo de Vietnamjo en norda parto, sub kontrolo de Viet Minh, kaj suda parto, kio nomiĝis Respubliko de Vietnamjo, kiu ĝuis la apogon de Usono, [[Britio]] kaj Francio. La okazaĵoj de 1954 markis ankaŭ la finon de la franca regado en la regiono, kaj la komencon de la grava interveno de Usono rilate sudan Vjetnamon kio okazigis la gravega konflikto de la dua duono de la 20a jarcento nome [[Vjetnama milito]].
Linio 44:
== Esperanto en Hindoĉinujo ==
 
'''Hindoĉinujo'''. Laŭ UEA1928 la unua E-isto en Anamo estis J. Ferra en 1897, en [[Tonkino]] Lt. Prévost en 1900 (en Kŭang Jen). Pioniroj en [[Koŝinĉino]]: f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora (Saigon, 1902), prof. D. Venturini (Saigon) kaj prof. L. Barlet (Mytho, 1903) kaj M. Carrere (Giadinh, 1904). Laŭ la ICK-raporto 1929 "en Anamo franca kuracisto d-ro Domec klopodas sukcese enradikigi E-n. En la lando tre ofte la E-istoj estas eksterlandanoj, restantaj nur dum certa tempo." "En [[Anamo]] indiĝena gazeto favore akceptis prop. artikolojn." (1930) La gazeto) "France Indochine" kaj "Bao Dong Phap" publikigis artikolojn pri E, danke al A. Guerineau en Vientiane." (1931.} "Sub la gvidado de Guerineats en [[Hanoi]] fondiĝis EG en Tonkino (72 membroj) la grupo aranĝis kurson kun i. a. 47 anamlingvaj lernantoj, el kiuj 19 partoprenis en ekzameno pri lernado. La kurson faris Huynh-Ba-Duong." (1933.) UEA-del. estis en 1933 en Hanoi.
I. ŜIRJAEV.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Franca Hindoĉinio]]
 
 
[[Kategorio:Iamaj kolonioj de Francio]]
[[kategorioKategorio:Geografio de Azio]]
[[kategorioKategorio:Historio de Azio]]
 
[[af:Indosjina]]
[[ar:الهند الصينية]]
[[arz:الصين الهنديه]]
[[bg:Индокитай]]
[[bs:Indokina]]