Kalsono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ezoko (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Ezoko (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Ekzistas multaj specoj de moderna kalsono, kaj la vorto ''kalsono'' mem tute ne specifas:
 
* Ĉe ''[[kalsoneto]]'' mankas la gamboj.
* Ĉe ''[[ŝnurkalsonetotangao]]'' mankas la dorso aŭ flankoj.
* Ĉe ''[[tangao]]Subŝorto'' mankasestas lamalstrikta dorsoŝorto.
* ''[[Bokskuloto]]Ŝortkalsoneto'' estas malstriktastrikta kulotoŝorto.
* ''Bokskalsoneto'' estas strikta ŝorto.
* ''Subpantalono'' atingas la maleolojn.
* ''[[Kalsonŝtrumpoj]]'' estas ŝtrumpoparo kun kalsoneca ŝtrumpoparosupro.
 
==Kalsoneto==
 
'''Kalsoneto''' estas sengamba kalsono por viro aŭ virino.
 
Virinaj kalsonetoj estas nuntempe tre ofte ''dekoksaj'': ili komenciĝas ĉe la koksoj, ne ĉe la talio. Se dekoksa kalsoneto estas tajlita tiel, ke ĝi arkiĝas alte ĉe la flankoj, oni nomas ĝin ''bikineca'', ĉar ĝi similas al la malsupra parto de la originaj [[bikino]]j.
 
Konata problemo de la kalsoneto estas, ke ĝia elastaj randoj emas vidiĝi kiel reliefaĵoj (''kalsonetaj linioj'') ĉe la pugo de strikta pantalono. Pro tio populariĝis la [[tangao]] (aŭ ''ŝnurkalsoneto'').
 
Viraj kalsonetoj foje havas antaŭklapon, ofte similan al renversita V aŭ Y. Oni nomas tian vestaĵon ''klapkalsoneto''.
 
==Subŝorto==
 
'''Subŝorto''' estas malstrikta [[ŝorto]] kun plisita elasta zono, uzata kiel vira kalsono. Ĝi ĝenerale havas antaŭklapon, foje butoneblan, foje ne.
 
(Oni nomas tiun ĉi vestaĵon ankaŭ ''boksa [[ŝorto]]'', ''kalsonŝorto'' kaj ''ŝortkalsono'': Esperanta termino apenaŭ establiĝis. ''Subŝorto'' estas tamen tre konciza kaj klara.)
 
La subŝorto unue aperis en la 1930-aj jaroj, sed la samtempe inventita vira kalsoneto fariĝis pli populara. Subŝortoj komencis bone vendiĝi nur post la [[Dua Mondmilito]].
 
Nuntempe oni ofte fabrikas subŝortojn kun artaj aŭ komikaj desegnaĵoj surpresitaj.
 
==Subŝorto kontraŭ kalsoneto==
 
Tra la jaroj oni multe diskutis, ĉu viro prefere portu subŝorton aŭ kalsoneton. Eblas argumenti, ke la subŝorto pli bone kaŝas sian enhavon (krom se tio ekscitiĝas). Kontraŭe oni argumentas, ke kalsonetoj pli bone subtenas, kaj estas do pli komfortaj.
 
Strikta kalsoneto retenas en si varman aeron, kiu eble povas redukti la nombron de spermatozooj en la spermo de la portanto, igante tiun malpli fekunda. Inverse, pro sia malstrikteco, la subŝorto ofte ne restas ĝustaloke kaj emas ŝvebi supren en videblan aŭ eĉ dolorigan pozicion. Krome, povas aspekti strange, se oni portas subŝorton sub alia mallonga pantalono.
 
Kaj almenaŭ laŭ multaj opiniosondoj, la virinoj preferas rigardi sian viron en subŝorto ol en kalsoneto!
 
La kompromisan ''ŝortkalsoneton'' oni inventis en la 1990-aj jaroj. Ĝi aspektas kiel ŝorto, sed elaste strikta, iom simile al mallonga [[bicikla ŝorto]], kaj ĝi subtenas same bone kiel la tradicia kalsoneto.
 
[[Kategorio: Vesto]]