Kokopelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xian (diskuto | kontribuoj)
Linio 46:
Kun kora varmo kaj tre feliĉa, Kokopelli reiris direkte al domo, forgesante ke li havos nenion por manĝi ĝis la nokto. Tamen, lia ĝojo ne daŭris. Alproksimiĝante de la vilaĝo, li konstatis ke la vilaĝanoj estis frapitaj per subita malsano. Dum lia mallonga foresto, terura plago estis frapinta unujn la aliajn, inkluzive de la patrino de Kokopelli, kiu ne estis indulgita.
 
Tiunokte, ĉe la litkapo de sia patrino, li tenis al ŝi la manojn sed lia patrino ne plibone fartis. Konsciante sian nepovecon, Kokopelli kuris el la kaverno al la arbaretoj, kun larmoj fluetantaj sur siaj vangoj. Li kuris kaj kuris, ĝis kam li ne povis plu iri kaj eksidis, la ŝultrojn skuitajnskuatajn per singultoj. Subite, li aŭdis movojn proksime en la arbedaroj kaj levis la kapon. La matena lupo rigardis lin je malpli ol ŝtonĵeta distanco !
 
Rigardante, la lupo ekretroiris al la arbaretoj. Instinkte, Kokopelli postiris ĝin. Tra la arbedaroj kaj sub la arboj, Kokopelli atingis senarbejon, kie li estis ĉirkaŭata de la arbarbestoj. « Via popolo ĉasis pli ol ĝi bezonis kaj ĝi ege reduktis nian nombron. La homo malobeis la leĝon inter ni kaj la naturo. La malsano estas via puno. Vi, tamen estas malsama. La griza lupo diris al ni vian kuraĝon kaj bonecon. Eble estas ankoraŭ espero por vivi harmonie kaj kune malgraŭ tio » muĝis la blanka urso.