Kokopelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Xian (diskuto | kontribuoj)
Linio 56:
Post tio, Kokopelli ne nur resanigis la pentintajn vilaĝanojn, sed li komencis sian longan vojaĝon. Liaj aventuroj nur komenciĝis...
 
=== Kokopelli kaj la virinoj de la maizo ===
Antaŭ trelonge, la viroj de la vilaĝo foriris por ĉasi. Estis la fino de vintro kaj estis tre malmulte por manĝi en la vilaĝo. La virinoj kaj la infanoj restis pro dikaj neĝofaloj. La viroj estis foririntaj supozeble por nur tri sunsubiroj, sed pro la neĝo ili perdiĝis. Ili restis for dum pli ol 20 sunsubiroj kaj kiam ili revenis al la vilaĝo, ĉiuj infanoj eliris kurante por saluti ilin. Kiam ili eniris la vilaĝon, ili malkovris ke ĉiuj virinoj mortis ! La virinoj sin oferis por ke la infanoj vivu. Ili estis donintaj ĉiujn nutraĵojn al la infanoj.
 
La vilaĝa ŝamano diris al la viroj "Ni devas danci la dankodancon, danke pro esti revenintaj sanaj kaj savitaj". La viroj ekkriis "Kiel ni povas danci dankodancon post la morto de ĉiuj niaj edzinoj ?" La ŝamano simple diris "Fidu al la kreema naturo". Do, la viroj organizis dankodancon kaj tiunokte la Naturo aperis antaŭ la ŝamano. Ĝi diris al li fari neimageblaĵon. Ĝi diris al li engrundigi ĉiujn virinojn kune, en unikan tombon malmulte profundan. La postan matenon la virinoj estis enterigitaj kune. Tiunokte, la viroj kaj la infanoj dancis la dankodancon kun pezaj koroj. La naturo kovris la vilaĝon per profunda dormo kaj sendis fantastan spiriton al la vilaĝo. La spirito estis alta kaj majesta kaj flutludis. Ĝi iris al la tombo kaj komencis flutludi. Li klinis sin super la tombo kaj, ludante, ĝi ploris, ploris. Je la fino de 20 sunsubiroj, nia Kreanto diris al ĝi, "Kokopelli, vi restos ĝiba por ĉiam kiel omaĝo al la knabinoj, kiujn oni konos por ĉiam kiel la junulinoj de la Maizo. ViajLa larmoj, kiuj eliris el via koro, fariĝis vivsemoj, la maizo. La popolo neniam plu suferos pro malsato ĉar vi donis al ili la vivon. Andy Salinas
 
== Beletro ==