Richard Cromwell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
Oni urĝis lian patron nomumi sekvulon, kaj verŝajnas ke nelonge antaŭ sia morto (la 3-an de septembro 1658) Oliver Cromwell nomumis Richard. Ĉiukaze Richard sekvis sian patron kiel lordo-protektanto. Tamen li ĝuis malpli da subteno ol sia patro. Estis financaj problemoj: la registaro ŝuldis du milonojn da [[pundo]]j. Estis akraj malakordoj inter la pli ekstremaj respublikistoj kaj aliaj parlamentanoj. Plejparte mankis al Richard milita sperto kaj tial la ĉefaj armeaj oficiroj ne tro fidis al li. Siaparte, la parlamentanoj timis ke la generaloj komplotus ŝtatrenverson, proklamis ke oficiroj ne rajtas kunveni sen la klara permeso de Richard Cromwell, kaj komandis la oficirojn ĵuri ke ili ne perforte malebligos parlamentajn debatojn. Fine la armeo postulis la disigon de la angla parlamento: post iom da hezito, Richard Cromwell faris tion la 22-an de aprilo 1659. La 25-an de majo li abdikis post akordo ke li ricevu pension kaj ke oni pagu liajn ŝuldojn. Subtenantoj de la monarkio ofte moknomis lin, ekzemple kiel "Reĝino Dick" kaj "kaduka Dick".
 
==PostaFina vivo==
Vintre de 1659, kiam estiĝis gravaj politikaj malakordoj, estis onidiroj ke Richard Cromwell renomumiĝus lordo-protektanto, sed tio ne okazis. Julion 1660, post la surtronigo de [[Karlo la 2-a (Anglio)]], li translokiĝis al [[Parizo]], forlasante sian edzinon en Anglio. Poste li iris al pluraj eŭropaj kortegoj. Ĉirkaŭ 1680 li revenis en Anglion, kie li vivis kiel privata sinjoro kaj ne partoprenis politikajn aferojn.