Laufenburg AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"datas el" -> "datiĝas el"
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: als:Laufenburg AG; cosmetic changes
Linio 13:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Laufenburg (Argovio)''' estas historia [[Listo de urboj en Svislando|urbo]], komunumo kaj ĉefurbo de la [[distrikto Laufenburg|samnoma distrikto]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 2080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La urbeto Laufenburg situas ĉe la suda bordo de la rivero [[Rejno]], je kies alia bordo troviĝas la samnoma germana urbo [[Laufenburg (Badeno)]], kun kiu ĝi iam en [[mezepoko]] estis unuigita.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Laufenburg limas en nordo al la samnoma germana urbo [[Laufenburg (Badeno)]], en oriento al [[Sulz AG|Sulz]] kaj en sudo al [[Kaisten AG|Kaisten]].
 
== Trafiko ==
La urbo Laufenburg situas ĉe la fervojlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Bazelo]] al [[Eglisau]]. La liniparto inter Laufenburg kaj Koblenz tamen ek de [[1994]] estas uzata nur por vartrafiko. Laufenburg estas finhaltejo de la regiona trajnlino S1 al [[Bazelo]]. La plej proksima aliro al la nacia [[aŭtoŝoseo]] [[CH-A3]] troviĝas en distanco de 7 kilometroj.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Laufenburg datiĝas el la jaro [[1207]] kiel ''Loufenberc''. En tiu dokumento la rajtoj de la Monaĥejo en Laufenburg estis protektitaj kaj la kasteloj, kiuj situis ambaŭflanke de la [[Rejno]] estis transdonita al la [[vokto|regvokto]] de Grafo Rudolfo la 2-a de [[Habsburgo]], kiu tiel povis larĝigi la lokon al urbo. Kiel parto de [[Aŭstrio]] Laufenburg fariĝis ripete en la centro de kvereloj kaj militoj. Dum la skismo de la [[Koncilio de Konstanco]] la eksigita papo [[Johano la 23-a]] fuĝis al Laufenburg kaj nuligis sian abdikon. Tio kondukis al la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Laufenburg pro tio farĝis habsburga elirpunkto kaj bastiono por militiroj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, kial Berno, Bazelo kaj Soloturno dum la [[Malnova Zurika Milito]] en la jaro [[1442]] sieĝis la urbeton. Dum la [[30-jara milito]] Laufenburg dum 13 jaroj estis okupita. En la jaro [[1792]] la urbo estis konkerita de la [[Francio|franca]] revoluciarmeo. En 1797 la urbeto estis dividita, dum la parto norde de la Rejno fariĝis germana, la sudrejna parto kun la Frickvalo fariĝis parto de [[Francio]]. Per de la paco de Lunéville de [[1801]] la divido de la urbo kaj la transdono de la Frickvalo al Francio estis definitive konfirmita. La Frickvalo en la jaro [[1802]] estis fariĝis parto de la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] estis integrita al la nove fondita [[Kantono Argovio]]. La komplika divido de la komunuma havaĵo daŭris ankoraŭ ĝis la jaro [[1829]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{el}}Aliaj lokoj kun la nomo [[Laufenburg]]
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{el}}[http://www.laufenburg.ch Oficiala retejo de la urbeto Laufenburg]
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1742.php Laufenburg en la Historia Leksikono de Svislando]
Linio 42:
[[Kategorio:Urboj ĉe Rejnbordo]]
 
[[als:Laufenburg AG]]
[[ca:Laufenburg (Argòvia)]]
[[de:Laufenburg AG]]