Komunista Partio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La partio KPD dekomence komprenis sin kiel revolucia alternativo al la [[socialdemokratio|socialdemokratia]] partio [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|SPD]] kaj provis dum la demokratie respublikaj jaroj de Germanio inter 1919 kaj 1933 influi la nacian politikon en [[socialismo|socialisman]] direkton, do ŝtatigi la industrion kaj kapitalon, kaj starigi "diktaturon de la proletaro". La rilato al la [[parlamento|parlamenta]] [[demokratio]] de la lando estis ambigua, ĉar ĝi unuflanke agis kadre de la demokratia politika libereco, sed aliflanke celis anstataŭigi ĝin per socialisma [[Sovetunio|soveta]] respubliko. Ekde la jaro 1919 la partio membris en la [[Komunista Internacio]] ''(Komintern)'', kiun unue dominis [[Lenino]], poste [[Stalino]].
 
Konataj partianoj inter alie estis [[Rosa LŭemburgLuxemburg]], [[Karl Liebknecht]] kaj [[Ernst Thälmann]].
 
Dum la tempo de [[Nazia Germanio]] la partio estis disbatita kaj multaj eksaj partianoj enkarcerigitaj, parte murditaj kaj parte ekziligitaj jam tuj post la ekrego de la nazia partio [[NSDAP]] dum printempo 1933. Post la fino de la [[Dua Mondmilito]] la partio konsekvence denove permesiĝis flanke de la ŝtatoj [[Sovetunio]], [[Usono]], [[Britio]] kaj [[Francio]] okupantaj Germanion. En [[orienta Germanio]], la sovetunie okupata zono en meza Germanio (la pli orientajn germaniajn teritoriojn ricevis Pollando kaj Sovetunio, tial meza Germanio iĝis "orienta"), la partioj KPD kaj orienta SPD dum aprilo 1946 estis laŭ sovetunia premo unuigitaj al nova partio kun la nomo [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands]], kiu iĝis la ŝtata partio de la komunista ŝtato [[GDR]].