Dinan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
 
===Konstruado de la fortikaĵoj===
 
Unu el la fragmentoj de la [[tapiŝo de Bayeux]] elvokas la detruon de la ligna [[palisaro]] sur termonteto fare de [[Vilhelmo la Konkerinto]]. Temas ĉi tie pri grava bildigo de tia mezepoka kastelo, kiu pro la konstruado el ligno ne konserviĝis.
 
Linio 68 ⟶ 69:
Organizita ĉirkaŭ la paroĥoj ''Saint-Malo'' (sankta Malo) kaj ''Saint-Sauveur'' (sankta Savinto), Dinan estis aĉetita en [[1283]] de la [[duko]] de [[Bretonujo]] [[Johano la Rufulo]]. Tiutempe la [[urbo]] ricevis sian muregon, la [[remparo]]jn tiajn, kiaj ili estas nuntempe. La [[turo]]j de ''Asignita'', ''Vaucouleurs'', ''Sankta Julien'', ''Beaufort'', ''la Connétable'', ''Coëtquen'', ''Penthièvre'', ''Longa'' kaj ''Sankta Katarina'' troviĝis ĉirkaŭ la malnova urbo.
 
Tiu ĉirkaŭa vojo estas ankoraŭ sendifekta laŭ 2.600 metroj. Ekzistas ankoraŭ la pordegoj de Jerzual, [[Saint-Malo]], [[Brest]], Rebat kaj [[Saint-Louis]]. En [[1357]], dum la sukceda milito pri la [[dukujo de Bretonio|dukujo de Bretonujo]], [[Bertrand du Guesclin]] defendis sukcese la urbon sieĝatan de la anglaj trupoj. Li alfrontis kaj venkis Tomason de Canterbury en eksterordinara [[batalo]]. En [[1364]], post kelkaj malsukcesaj provoj, la [[duko]] [[Johano la 4-a]] sukcesis preni denove la regon de la urbo kaj tiam konstruigis la turegon de la dukino [[Ana de Bretonio|Ana]]. Kiel ĉiuj aliaj bretonaj urboj, Dinan estis definitive aligita al la [[regno (politiko)|regno]] de [[Francujo]] fine de la [[15-a jarcento]].
 
===Bertrand Du Guesclin===