Kosmogonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 86:
La kreado de la universo. En la Biblio la mondo estas kreita en ses tagoj: tagoj iam interpretataj kiel periodoj de la ensceniĝo de la sinsekvaj kreaĵaro kiuj hodiaŭ oni preferas difini kiel frukto de la evoluo, kiu siavice estas jam konceptita kaj volita de la kreinto mem. Povas esti ke la verkistoj uzis tiun sestagan skemon por konvinki la homaron ripozi la sepan tagon.
 
Dio, aŭ [[Javeo]] aŭ [[Eloim]], kreas per la vorto aŭ per vola ago, kiu estas la malpli peniga ago. Se tiu koncepto okulumis jam en la egiptia kulturo kie Reo estigas estaĵon per la vorto aŭ penso (kaj esprimoj aludantaj al sama intuicio troviĝas ankaŭ en la amerindiaj kulturoj - ĉe la tribo ''Popol Vub'', rimarkigita en la subindikata libro de T. Todorov), en la Biblio tiu volo kreanta aperas kiel la unika fonto de la kreo dum en tiuj kulturoj la volo-penso-vorto estas helpata de aliaj eksteraj materiaj elementoj (oni vidu la paslmaon 32 (33): "... per la spiro de lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro".
 
Jen la rakonto de la kreado de la unuaj kvin tagoj: