Ebenaĵo de Transilvanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Transylvanian Plain
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ebenaĵo de Transsilvanujo''' ([[rumana lingvo|rumane]]: '''Câmpia Transilvaniei''', [[hungara lingvo|hungare]]: '''Mezőség''', '''Erdélyi Mezőség''') estas [[ebenaĵo]] en Rumanio, kiu situas en la distriktoj [[Mureş]] kaj [[Cluj]].
==Situo==
Ĝi kuŝas de la rivero [[Someş]] ĝis la linioj de [[Mureş (rivero)|Mureş]] kaj [[Niraj]], laŭ unuj ĝis la linio de la rivero [[Târnava Mică]]. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj ([[fiŝlago]]j). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la [[salo]] kaj la [[tergaso]].
==Historio==
En la regiono troviĝas ĉirkaŭ 300 komunumoj loĝataj de [[rumanoj]], [[hungaroj]] kaj [[germanoj]]. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la [[mezepoko]].
==Popolkulturo==
La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en [[Transilvanio]]. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon nur de 50-60 jaroj. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter [[1909]] kaj [[1913]] kaj en aprilo de [[1914]] [[Béla Bartók]] kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie li notis la tekston, kiu servis kiel bazo por la teksto de la komponaĵo [[Cantata profana]].
== Bibliografio ==
*[[Rezső Soó|Soó Rezső]]: ''Az Erdélyi Mezőség flórája'' (Debrecen, 1949).
*''Szigetek a holttengerben'', literatura antologio, red., [[Pál Nagy (literaturkritikisto)|Pál Nagy]], Mentor, 1998.
* [[Károly Kós (etnografo)|Dr. Kós Károly]]: ''A Mezőség néprajza'' 1-2. Mentor Kiadó, [[Marosvásárhely]], [[2000]].
*Makkai Gergely: ''Az erdélyi mezőség tájökológiája'', 2003.
* [[Vilmos Keszeg|Keszeg Vilmos]]: ''Mezőségi hiedelmek''. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, [[2006]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.romaniandolls.com/dolls/dollsMAP/RomaniaEthno.gif Mapo de Rumanio]
* [http://www.harta-turistica.ro/map.php?ID=16 Interaga mapo de la distrikto Mureş]
* [http://www.harta-turistica.ro/map.php?ID=21 Interaga mapo de la distrikto Cluj]
 
* [http://sebok1.adatbank.transindex.ro/legbelso.php3?nev=Maros Administracia mapo de la distrikto Mureş]
* [http://sebok1.adatbank.transindex.ro/legbelso.php3?nev=Kolozs Administracia mapo de la distrikto Cluj]
* [http://figuras.org/pages.php?&menuid=30&pageaction=print&popup=true Bildoj pri la dancoj de la regiono]