Hilozoismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Гілоїзм
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:Гілозоїзм; cosmetic changes
Linio 1:
'''Hilozoismo''' estas la [[Filozofio|filozofia]] doktrino ke ĉiuj materiaj aĵoj posedas vivon. La terminon enkondukis [[Ralph Cudworth]] en [[1678]]. Kelkaj el la antikvaj [[Grekio|grekaj]] filozofoj instruis version de hilozoismo. [[Taleso]], [[Anaksimeno]], kaj [[Heraklito]] instruis ke estas speco de vivo en ĉiuj materiaj objektoj, kaj la [[Stoikismo|Stoikistoj]] kredis ke "monda animo" infuzas aŭ "informas" ĉiujn aĵojn en la mondo. Oni notu ke ĉi tiuj filozofoj ne necese opiniis ke materiaj objektoj havas ''apartan'' vivon, aŭ identecon, sed nur ke ili havas vivon, aŭ kiel parto de supera estaĵo aŭ kiel vivantaj sed nesensivaj estaĵoj.
 
Dum la [[Renesanco]], [[Bernardino Telesio]] kaj [[Giordano Bruno]] revivigis la doktrinon de hilozoismo. Bruno kredis specon de [[Kristanismo|Kristana]] [[panteismo]]: [[Dio]] estas la fonto, kaŭzo, perilo, kaj celo de ĉio, do ĉio partoprenas je la "daŭranta" dieco. La ideoj de Bruno estis tiel radikalaj ke la Roma [[Katolikismo|Katolika]] Eklezio tute malakceptis lin kaj li ankaŭ estis ekskomunikita de kelkaj Protestantaj grupoj, kaj finfine estis ŝtiparumigita por diversaj herezoj. Telesio komencis de [[Aristotelo|Aristotelista]] bazo kaj, pere de radikala [[empiriismo]], alvenis ĉe la kredo ke vivanta forto infuzas aŭ informas ĉion materian. Anstataŭe de la intelektaj universaloj de Aristotelo, li kredis ke vivo generas formon.
 
En [[Anglujo]], kelkaj el la "Kembriĝaj [[Platono|Platonistoj]]" ankaŭ aliris al hilozoismo. [[Henry More]] kaj Ralph Cudworth akordigis Platonan [[ideismo]] kaj la Kristanajn doktrinojn de dia genero, kaj vidis la dia viv-forto kiel la informa principo en la mondo. Kiel Bruno, sed ne al ties ekstremeco, ili pensis ke la genera impulso de Dio donas vivon al ĉio, kio ekzistas.
 
La ideismo de [[Baruĥ (libro)|Baruĥ]] [[Spinozo|Spinozo]] ankaŭ inklinas al hilozoismo. Kvankam li malakceptas la nocion ke neorganika materio posedas identecon, li, kiel la Kembriĝaj Platonistoj, vidas viv-forton aŭ vivantan forton en ĉio materia. [[Martin Buber]] ankaŭ tenas hilozoistan kredon. Li diras ke la esenco de aĵoj estas identebla kaj aparta, kvankam ne pra-ekzistanta, do li vidas animon en ĉiu aĵo.
 
En la 19a jarcento, [[Ernst_HAECKELErnst HAECKEL|Ernst Heinrich Haeckel]] prilaboris materialistan specon da hilozoismo. En lia ''La Mond-Enigmo'', eldonita en [[1899]], li diras ke estas unueco inter organika kaj neorganika naturo. Ĉia agado aŭ cio, kio okazas de iu ajn speco de materio okazas per naturaj kaŭzoj kaj leĝoj. Do, lia hilozoismo renversas la kutiman modelon: anstataŭ diri ke neorganika materio posedas ion specialan nomita "vivo," li diras ke vivanta materio sekvas la samajn leĝojn kiel nevivanta, do ne estas vera diferenco.
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.rassias.gr/STOIC.html <!-- _Ιστοσελίδα_ _για_ _τον_ _Στωϊκισμό_ -->
 
[[Kategorio:Filozofio]]
[[Kategorio:Ismo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.rassias.gr/STOIC.html <!-- _Ιστοσελίδα_ _για_ _τον_ _Στωϊκισμό_ -->
 
[[de:Hylozoismus]]
Linio 26 ⟶ 25:
[[ru:Гилозоизм]]
[[sk:Hylozoizmus]]
[[uk:ГілоїзмГілозоїзм]]