Montescheno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Монтескено
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
| mapamplekso = 300
}}
'''Montescheno''' {{prononco|monteSKEno}} ([[piemonta lingvo|piemonte]] ''Montescheni'') estas [[komunumo]] en la [[provinco de Verbano-Cusio-Ossola]], en la [[regiono]] [[Piemonto]] [[Italio]]. Tie loĝas (en [[2005]]) 441 homoj.
[[Dosiero:Montescheno-frazione Valeggia.jpg|thumb|left|300px|Frakcio Valeggia]]
 
Temas pri montara komunumo, konsistanta el pluraj disigitaj vilaĝetoj. Ĝi situas ĉe la komenco de la [[Valo Antrona]].
{{Ĝermo|Italio}}
 
La ĉefa ekonomia agado estas [[terkulturo]]; pro manko de aliaj stud- aŭ labor-eblecoj, la junularo emas elmigradi, kaj la komunuma loĝantaro plu kaj plu malkreskis dum la lastaj jardekoj.
 
Pro ĝia belega situo, Montescheno riĉas je somerdomoj; tamen, [[turismo]] ĝis nun ankoraŭ ne ekrolis ajnan rolon en la loka ekonomio.
 
Ĉiujare, je la tria julia dimanĉo, okazas en Montescheno tradicia ceremonio: temas pri la religia procesio ''Autani'' {{prononco|aŭTAni}}, kiu laŭiras cirklan montaran padon longan proksimume 22 km. Oni ekiras je la 4-a matene kaj revenas je la 10-a vespere. La procesio naskiĝis dum la [[17-a jarcento]], kaj centoj da homoj ĉiujaxre partoprenas ĝin.
 
== Montescheno kaj Esperanto ==
En [[majo]] [[2009]], kaj denove en [[majo]] [[2010]], en la urbo okazis junulara [[Esperanto-renkontiĝo]] organizita de [[Itala Esperantista Junularo]]: [[Montara Junulara Semajnfino]]. La okazaĵo okazis ambaŭfoje dum semajnfino, kaj estis partoprenita de ĉirkaŭ 15 homoj.
 
[[Dosiero:Montescheno-frazione Valeggia.jpg|thumb|left|300px|Frakcio Valeggia]]
 
[[Kategorio:Komunumoj de Italio]]