Dustria stepkoko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Ganga bibande
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br:Ganga divroudenn; cosmetic changes
Linio 12:
Jaro de priskribo=1815
}}
La '''Dustria stepkoko''' ('''''Pterocles bicinctus''''') estas specio de [[birdo]] de la familio de [[Pterokledoj]].
== Disvastiĝo kaj subspecioj ==
Ĝi troviĝas en suda [[Afriko]] sed ne en la plej suda pinto, nome en [[Angolo]], [[Bocvano]], [[Malavio]], [[Mozambiko]], [[Namibio]], norda [[Sudafriko]], [[Zambio]] kaj [[Zimbabvo]].
== Aspekto ==
Temas pri mezgranda birdo 25 cm longa kaj 215-250 g peza la masklo kaj 210-280 g la ino, de tre kamufla kaj striita plumaro ĉefe ĉe la ino kaj sufiĉe da diferencoj inter ambaŭ seksoj. Okulringo estas flava kaj beko estas oranĝeca. La masklo montras '''en la frunto''' rimarkindan bildon de kvin partoj (ĉefe unu '''nigra inter du blankaj''', ĉar la aliaj du estas nur makuletoj kaj ne tutaj partoj kiel ĉe la [[Liĥtenstajna stepkoko]]); la malantaŭa krono kaj nuko estas jam nigroblanke punktitaj; subokula vizaĝo, kolo kaj brusto estas sablokoloraj kun '''duobla nigroblanka strio''' kiu separas la bruston de la ventro. La dorso estas bruna kaj blanke punktita. La ino estas pli striita kaj havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Junuloj estas similaj al inoj; poste en maskloj aperas la fruntaj kaj la brustaj strioj. Flugilpintoj estas malhelaj. En vosto estas fina nigra undeca strio.
== Kutimoj ==
La '''Dustria stepkoko''' estas specio malmigranta kaj loĝanta ĉiam en areo de kie ĝi ne malproksimiĝas pli ol 100 km kaj nur pro serĉado de akvo dum seka sezono. Tiu specio estas de '''krepuska kutimaro''' por eviti eventualajn predantojn kaj perdon de energion pro la trovarmeco. Ili ekflugas al akvejoj krepuske kaj restas tie ĉirkaŭ duonhoron ĉu krepuske, ĉu nokte, ĉu antaŭ mateniĝo.
 
Ili manĝas [[grejno]]jn en eta areo kiam ne estas varma ĉu frumatene ĉu vespere. La resto de la tago ili restas senmove sub la umbro en etaj grupoj.
== Reproduktado ==
La nesto estas engrunda truo iom kovrita el herberoj kaj kamuflita ĉe herbaro aŭ sub arbo. La paroj nestumas izolite. La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 23 aŭ 24 tagoj. La masklo kovas dumnokte kaj la ino dumtage; ambaŭ manĝigas kaj zorgas la idojn, se nur '''la masklo provizas ilin je akvo en sia ventra plumaro'''. La idoj ekflugas post 4 semajnoj. La reprodukta sezono okazas diference laŭ la regionoj, sed ĉiam de aprilo ĝis oktobro.
== Referenco ==
BirdLife International 2004. [http://www.iucnredlist.org/search/details.php/49022/all Pterocles bicinctus]. [http://www.iucnredlist.org 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] 24 Julio 2007.
== Eksteraj ligoj ==
* [http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/pteroclidiformes/ganga.bibande.html Franclingva ejo pri tiu stepkoko]
 
[[kategorioKategorio:Pterokledoj]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Afriko]]
 
[[br:Ganga divroudenn]]
[[en:Double-banded Sandgrouse]]
[[fr:Ganga bibande]]