Maniĥeismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: ml:മനിക്കേയവാദം |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Manikeismo''' aŭ '''Maniĥeismo''' estis unu el la plej gravaj antikvaj [[religio]]j (aŭ [[herezo]]j, laŭ ĝiaj kontraŭuloj). La grandparto de la verkoj de la fonda [[profeto]] [[Mani]] estas perdita, sed nun estas provo revivigi la religion sub la nomo "Nov-Manikeismo." La religio enhavas influojn de [[Kristanismo]], [[Budhismo]], kaj [[Zoroastrismo]]. Kelkaj pensistoj argumentas, ke nuntempa [[Okcidenta_civilizo|Okcidenta]] Kristana penso estas subtile influita de Manikeismo, tra la verko de Sankta [[Aŭgusteno]], kiu konvertiĝis al Kristanismo el Manikeismo, kaj kies verkoj estas tre influaj por [[Katolikismo|Katolikaj]] kaj por ortodoksaj [[Protestantismo|Protestantaj]] [[teologio|teologoj]].
La religion fondis la [[Babilono|
Mani verŝajne influiĝis de [[Mandeoj]] kaj komencis prediki ĉe juna aĝo. Oni diras, ke li ricevis [[revelacio]]n kiel junulo, de [[spirito]] kiun li poste nomis sia "ĝemelo." Ĉi tiu spirito instruis al li la diajn verojn, kiuj iĝis Manikeismo. Mani nomis sin la "[[Parakleto]] de la Vero" kiu promesiĝas en la [[Nova Testamento]]. Li ankaŭ uzis por si la titolon [[apostolo]] de [[Jesuo Kristo]]. Li konsideris sin la fina profeto, la fino de serio de homoj gvidantaj de [[Dio]], kiel [[Zoroastro]], [[Hermeso]], [[Platono]], [[Budho]], kaj [[Jesuo]]. Tria- kaj kvara-jarcentaj Kristanoj kiel [[Hipolito]] kaj [[Epifanio de Salamis]] skribis ankaŭ, ke Terebintuso, studento de iu Skitianuso kiu lernis la "doktrinon de du principoj" en [[Hindujo]], instruis al Mani kaj tiel kreis la fondajn kredojn de la religio.
|