En kompreno de la svisojSvisoj, [[Svislando]] dankas sian ekziston al Tell. Libere laŭ Schiller la plej multaj svisoj deklaras, ke la demokratio en Svislando datiĝas de la jaro [[1291]], sed tio estas same mita kiel la figuro de Tell. En realeco la [[Svisa Ĵurkomunumo]] al kiu poste aliĝis la urbaj kantonoj [[Lucerno]], [[Zugo]], [[Zuriko]] kaj [[Berno]] estis pli feŭdisma ol demokrata sistemo. La svisa demokratio fakte naskiĝis jarcentojn poste en 1830 je la Tago de [[Uster]] kaj en iu senco estis produkto de la franca regado sub [[Napoleono]] post la [[Helveta Revolucio]] de la jaro [[1798]] ĝis [[1803]].