Splisado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Kelkfoje, povas okazi, ke la [[splisosomo]] konsideras, ke unu ekzono estu eltranĉata kune kun introno. Fakte, la splisosomo rekonas la splisosignalojn, kiuj estas pli aŭ malpli fortaj. Tio implicas, ke la splisosomo ilin rekonas pli-malpli bone. La malfortaj signaloj estas nomataj « splisigaj signaloj » (alternativaj splisosignaloj). Ili ebligas la splisadon de antaŭ-RNA al pluraj maturaj mRNA. Male, la fortaj signaloj estas nomataj « konsistigaj signaloj », ĉar ili ordonas ke ekzono konsistigu la post-splisadan RNA.
 
[[Dosiero:Altspli.jpg|thumbnail|500px|Alternativa splisadospliso de geno]]
Tiel, unu [[geno]] povas kodi plurajn [[proteino]]jn. La alternativa splisado ludas tre gravan rolon en ĉel-disvolviĝo, hist-organizado kaj eĉ individuo-disvolviĝo. Hodiaŭ, estas agnoskate ke 60% de la genoj de homoj suferas alternativan splisadon. Tiu fenomeno klarigas la surprizon de esploristoj, kiuj post la analizado de la homa [[genomo]] kalkulis, ke tiu ĉi nur enhavas inter 25 000 kaj 30 000 genojn. La dogmo « al 1 geno, 1 proteino » ja ne plu validas.