Aleksander Herzen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Liaj gepatroj==
 
Patro, ''Ivan Aleksejeviĉ Jakovlev'' ([[1767]]-[[1846]]), estis riĉa rusa nobelo militservinta kiel oficiro (kapitano) en la prestiĝa gvardia regimento Izmajlovskij en [[Sankt Peterburgo]], kies geĉefoj estis geimperiestroj de [[Rusio]]. Post sia eksiĝo en [[1787]] li loĝis en [[Eŭropo]].
 
En [[Stutgarto]] ([[Germanio]]) li delogis 16-jaraĝan fraŭlinon ''Luise Haag'' ([[1794]]-[[1851]]), kiu tie gravediĝis. Vestita kiel knabo ŝi estis alveturigita en [[Moskvo]]n komence de [[1812]]. Tie ŝi naskis sian bebon Aleksandron. Pro tiamaj leĝoj oficiala geedziĝo ne okazis, tial la patro decidis registri sian filon sub elpensita nomo '''Herzen''' (derivaĵo de la germana vorto Herz - t.e. koro). Saman nomon havis lia alia pliaĝa bastardo Jegor.
Linio 12:
Aŭtune de [[1812]] [[Moskvo]]n okupis la franca armeo kaj tuj aperis grandaj brulegoj. Bieno de Ivan Jakovlev situanta en Tverskoj bulvardo proksime de la urbocentro estis rabita kaj baldaŭ iĝis maltaŭga por loĝado de la familio.
 
Pere de la milita komandanto de [[Moskvo]], franca marŝalo ''Mortier'', kun kiu li estis konato, la familiestro petis permeson de la imperiestro [[Napoleon Bonaparte]] forlasi la detruantan urbon kune kun siaj juna edzino, suĉinfano kaj kelkaj geservutuloj. Tiu promesis sub unu kondiĉo - transdoni lian mesaĝon pri armistico al la rusia imperiestro [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la Unua]] troviĝinta tiam en [[Sankt Peterburgo]]. Finfine la familio sukcesis elveturi el [[Moskvo]]. La letero atingis la adresiton, sed rezultigis nenion.
 
Post kelkaj jaroj la familio revenis en la liberan [[Moskvo]]n kaj reloĝis en sia renovigita hejmo.
Kiel ordinara rusa nobelido juna Aleksander ricevis bonan edukadon, kiun donis al li multaj rusaj kaj eksterlandaj geguvernistoj. Baldaŭ li jam bone scipovis la francan, la germanan kaj la anglan lingvojn.
 
Kiam Aleksander Herzen estis 13-jaraĝa lin kaj lian amikon ''Nikolaj Ogarev'' (12j.) entuziasmigis ideoj de la [[Decembrista revolucio|decembristoj]], kiuj ribelis decembre de [[1825]]. La amikoj interĵuris strebi al plibonigo de vivkondiĉoj de la rusa popolo.
 
==Studentaĝo==
 
Ekde [[1829]] ĝis [[1833]] Herzen studis en [[Historio de Moskva Ŝtata Universitato|moskva universitato]] en la fizika-matematika fakultato. Li ĝin sukcese finis kaj diplomiĝis kiel kandidato. Lia laboro 'Analizo de la Suncentra teorio far [[Koperniko]]' gajnis grandan laŭdon kaj prestiĝan arĝentan medalon de la universitato.
 
==Aresto kaj la unua ekzilo==
 
Kune kun siaj amikoj Herzen ŝatis renkontiĝi kaj legi iufoje malpermesitajn librojn. Pro denunco lin oni arestis, akuzis je kontraŭleĝa agado kaj ekzilis en malproksiman urbeton [[Vjatka]]. Tie li oficis en kancelario de tiea guberniestro. Lian vivon severe inspektis la polico. Tamen pro bona konduto post iom da tempo oni permesis al li translokiĝi en urbon [[Vladimir|Vladimir (urbo)|Vladimir]] situantan pli proksime al [[Moskvo]].
 
==Geedziĝo==
Linio 37:
==La dua ekzilo==
 
Pro kritiko de agado de la polico, kiun entenis lia privata korespondado, lin oni denove akuzis kaj ekzilis al urbo [[Novgorod]]. Tie li servis unu jaron kiel ĉefo de gubernia departemento. Kromalie unu el liaj devoj estis raporti pri lojaleco de samaj punitaj personoj kiel estis li mem. T.e. ĉiun trian monaton li elsendis raporton al la Ŝtata Senato, en kiu kurioze estis enlistigita lia propra nomo. Pro bona servo lin oni premiis per alta rango de [[Rusia Imperio]] '[[Rangotabelo|"Nadvornij Sovetnik'" (rusaKortuma transskriboKonsilisto)]], kiu egalis rangon de subkolonelo en armeo. Liaj petoj pri reveno al la familio, necesa zorgo pri la maljuna patro kaj klopodoj de liaj protektantoj rezultigis permeson de la imperiestro [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la Unua]] al li reveni [[Moskvo]]n.
 
==Eksiĝo==
Linio 53:
==Morto==
 
Komence de la nova [[1870]] jaro Aleksander Herzen venis en [[Parizo]]n por plenumi iujn formalaĵojn. Tamen lin atakis rapida duobla neŭmoniopneŭmonio, kiu rezultigis lian morton okazintan la [[21-an de januaro]] [[1870]]. Lin oni sepultis en pariza ''Père-Lachaise'' tombejo. Poste liaj restaĵoj estis reselputitaj en la tombejon ''Cimetiére du Château'' de franca urbo [[Nico]], kie jam troviĝis korpo de lia edzino ''Natalia''.
 
==Liaj ĉefverkoj:==