Internacia Televido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Televisión en esperanto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Esperanto-televido}}
'''Internacia Televido''' (aŭ ITV) estis [[interreto|interreta]] [[televidkanalo]] en [[Esperanto]]. La projekto estis iniciata en [[2003]] de [[Ĝangalo E-Portalo]]. En februaro kaj marto 2004 [[Flavio Rebelo]], ĉefredaktoro de la retportalo [[Ĝangalo (retportalo)|Ĝangalo]], prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo celis montri diversajn [[programo]]jn esperantlingvajn kiel [[kino|kinofilmojn]], [[dokumentario]]jn kaj Esperanto-[[kurso]]jn.
 
Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.
 
JeLa [[31-a de julio|31-an de julio]] [[2005]], ITV komencis elsendi test-signalon kun informo pri la nova servo. JeLa [[5-a de novembro|5-an de novembro]] [[2005]], ITV ekis. Pro financaj malfacilaĵoj, la ITV ĉesis en [[2006]].
 
== Originaj planoj ==
Laŭ la originaj planoj, Internacia Televido funkcius danke al la salajrata laboro de dek profesiuloj - unu [[ĵurnalisto]], tri staĝantoj (ĉiofarantoj), unu teknikisto pri elsendfluo (angle streaming), du reprezentantoj (unu en [[Usono]], alia en [[Eŭropo]]), unu direktoro (kiu zorgus pri la kohera integriĝo de la teama laboro), unu fakulo pri videa postmuntado, kaj unu parolisto (precipe, sed ne nur, por la teleĵurnalo). Inter la originalaj prioritatoj ankaŭ estis la kreado de propra studieto, por la filmado de programoj. Inter la skizoj de la televidkanalo, troviĝis ĉiutaga teleĵurnalo kaj multaj aliaj programoj, kiujn oni arigus kiel kvar-hora programaro, kiu alterne elsendiĝus ses fojojn tage, sep tagojn semajne. La ideo estis proponi al la esperantistoj veran televidkanalon, kun malsamaj programoj ĉiutage.
 
== Novaj planoj kun malmulta mono ==
ITV planis post la monkolekto de [[2004]], ke anstataŭ disponigi novajn programojn ĉiutage, plej verŝajne ili sendas programojn monate aŭ eble dusemajne. Anstataŭ kvar-hora programaro, kiu ripetiĝos kelkajn fojojn tage, oni planis disponigi programojn poparte, tiel ke ĉiu povos spekti la programojn en ajna horo.
 
Anstataŭ fari teleĵurnalon ĉiutagan, oni planis fari ĝin nur unu fojon semajne, almenaŭ komence. Tia Internacia Televido, kiu estis pli frue proponita al la personoj, kiuj legis la informojn en la portalo de la projekto, kaj kiujn oni prezentis dum la prelegoj, ne plu povis esti lanĉata. Tio, kion oni volis tamen lanĉi estis pli modesta semo de tiu, kiu estis laŭplane iom post iom konturiĝonta cele al la originala ideo.
Linio 20 ⟶ 19:
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de [[aŭgusto de 2005]]. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro 2005.
 
== La fino ==
En [[aprilo de 2006]] – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo."
 
Tiam je iniciato de [[Marcos Cramer]] okazis promeso en la promesoujo [[PledgeBank]], en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV<ref>[http://www.pledgebank.com/ITVsubteno Promespaĝo sur ''pledgebank.com'']</ref>. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.
 
== Postludo ==
Danke al apero de [[Youtube]], iu ajn povas alŝuti programerojn eĉ en la lingvo Esperanto. Tio do okazas, sed sen iu ajn organizado kaj en diversa nivelo.
 
== Fontoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligojligiloj ==
{{el}} [http://esperanto.toulouse.free.fr/wakka.php?wiki=PrelegoDeFlavioEnTuluzo Raportoj pri prelego en Tuluzo] kaj aliaj dokumentoj
{{el}} [http://www.liberafolio.org/2006/itvretpaneo Libera Folio pri paneo de ITV]
{{el}} [http://esperanto-tv.com/ Esperanto-TV.com]
 
{{Esperanto-televido}}
 
[[Kategorio:Esperanto-kulturo]]