Sammasnumera izotopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
En [[atoma fiziko]], '''sammasnumeraj izotopoj''' estas malsamaj specoj de atomoj ([[izotopo]]j) de malsamaj [[kemia elemento|kemiaj elementoj]] (malsamaj kvantoj de [[protonojprotono]]j ''Z'') kaj malsamaj kvantoj de [[neŭtronojneŭtrono]]j ''N'', kiuj tamen havas la saman kvanton de [[nukleono]]j ''A=N+Z''. Tiel, sammasnumeraj izotopoj diferenciĝas je [[atomnumero]] sed ne je [[masnumero]].
 
Aro de kelkaj sammasnumeraj izotopoj estas nomata kiel '''sammasnumera izotopa ĉeno''' aŭ '''serio'''.
Linio 7:
Kvankam masnumero (kvanto de [[nukleono]]j) ''A=N+Z'' en sammasnumeraj izotopoj estas la sama, iliaj [[atommaso]]j estas la samaj nur proksimume. Dependeco de atommaso de ''Z'' en sammasnumera izotopa ĉeno difinas direkton de eblaj [[beta-disfalo]]j. Ĉi tiu dependeco proksimume estas [[parabolo]] - sekco de la [[valo de stabileco]] per ebeno ''A=const''.
 
Tiuj specoj de [[radiaktiveco]], kiuj ŝanĝas izotopon sed ne ŝanĝas masnumeron - [[beta disfalo]], [[duopa beto-disfalo]], aliigas la atomkernon en la alian eron de la sammasnumera izotopa ĉeno. Pro tio ke radiaktivaj disfaloj okazas en direkto de malpligrandigo de atommaso, la vico de la disfaloj finiĝas je kerno kun minimuma maso, kiu estas beta-stabila atomkerno. Por kernoj kun para masnumero, kvanto de la lokaj minimumoj povas esti 1 ... 3, ĉar kernoj kun para kvanto de protonoj kaj para kvanto de neŭtronoj (''Z'' kaj ''N'' paraj) havas pli grandan [[energio de ligo|energion]] de ligo]] kaj do malpli grandan atommason ol kernoj kun nepara kvanto de protonoj kaj nepara kvanto de neŭtronoj (''Z'' kaj ''N'' neparaj). La lokaj minimumoj tiel malsamas je 2 unuoj de ''Z'', do senperaj beta-disfaloj inter ĉi tiaj izotopoj ne eblas, ĉar beta-disfalo ŝanĝas ''Z'' nur je 1. Trairo el [[loka minimumo]] al [[malloka minimumo]] en ĉi tiu okazo eblas nur per [[duopa beto-disfalo]], kiu estas procezo de la dua ordo je konstanto de [[malforta nuklea forto]] kaj do estas tre malrapida: [[duoniĝa tempo|duoniĝaj tempoj]] de ĉi tiuj disfaloj estas pli grandaj ol 10<sup>19</sup> jaroj. Tiel, por neparaj ''A'' estas unu beta-stabila izotopo, por paraj ''A'' - 1 ... 3 izotopoj stabilaj je unuopa beta-disfalo. Se [[alfa-disfalo]] kaj la aliaj specoj de la disfalo, ŝanĝiĝantaj la masnumeron, por unuopo-beta-stabila izotopo estas malpermesitaj aŭ tre malrapidigitaj, do la izotopo estas en natura izotopa miksaĵo de la kemia elemento.
 
== Vidu ankaŭ ==