Louis Vierne: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: br:Louis Vierne |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 31:
Louis Vierne naskiĝis preskau blinda. La familio transloĝiĝis en 1873 al Parizo, kie la onklo de Louis, Charles Colin, ekkonis lian muzikan talenton kaj instigis lin eklerni la pianludon. Dumaĝe de sep jaroj Louis atingis sufiĉe da vidpovo, tiel ke li dum la ĉiutaga vivo plejparte povis memstare orientiĝi kaj legi grandliteran skribon.
Ekde 1880 Vierne ricevis pianolecionojn ĉe Henri Specht en Parizo. Samjare li unuan fojon aŭskultis [[César Franck]] kiel orgenisto en la Pariza preĝejo Ste. Clotilde. Tiun ĉi ŝlosilan travivaĵon li poste nomis en siaj memoraĵoj „revelacio“. En 1881 Vierne eniĝis la Parizan Instituton por Blinduloj, kie lin instruis Henri Specht (piano) kaj Henri Adam (violono). Ekde 1887 li ricevis orgeninstruon de Louis Lebel kaj, post la morto de Lebel du jarojn poste, de Adolphe Marty. Ekde 1889 Vierne sekvis lecionoj pri fugo ĉe César Franck.
En 1892 Widor nomumis sian lernanton Vierne kiel anstataŭulo ĉe la Pariza preĝejo [[St. Sulpice]]. Post sia unua premio por orgeno Vierne en 1894 krome fariĝis asistanto de Widor en la orgenklaso ĉe la Pariza Konservatorio. En 1898 Vierne verkis sian unuan orgensimfonion op. 14. Jaron poste li geedziĝis kun la kantistino Arlette Taskin, de kiu li en 1909 divorcis.
|