'''SHISHÍ Chéngtài''' (SHIH Cheng-tai) (*1939) estas ĉina verkisto kaj tradukisto de noveloj kaj poemoj. Li eklernis Esperanton en 1957 kaj poste dediĉis sin al verkado kaj tradukado de Esperanto-literaturo. Ekde 1978 li komencis korespondi eksterlande kaj aktivi en la movado kaj estis elektita kiel prezidanto de la [[Qiqihar-a Esperanto-Asocio]]. En 1990 kun [[Lin Liyuan]] li fondis la revuon [[Penseo]]. Shi Chéngtài estis kunlaboranto de multaj periodaĵoj ([[El popola Ĉinio]], [[Fonto]], [[La Gazeto]], [[Monato]], [[La Mondo]] k.a.). Liaj noveloj temas plejparte pri esperantista vivo.