Manuel Fraga Iribarne: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Image deleted from WikiCommons, no license |
Tonyo (diskuto | kontribuoj) aktualigo |
||
Linio 1:
'''Manuel Fraga Iribarne''' ([[23-a de novembro]] de [[1922]] en [[Vilalba]]) estas [[Hispanio|hispana]] [[politikisto]],
Manuel Fraga komencis sian karieron dum la diktaturo de [[Francisco FRANCO]], kiel ministro kaj ambasadoro en [[Londono]]. Li famiĝis kiel ministro de Turismo kaj Informado. Rilate al la unua afero, li impulsis la turismon en Hispanion, per la slogano "Hispanio estas
Lia figuro famiĝis post la [[atoma akcidento]] de [[Palomares]], en [[1966]], kiam du [[Usono|usonaj]] bombaviadiloj kraŝis super tiu malgranda urbo en [[Almerio]], kaj okazis forta [[radioaktiveco|radioaktiva]] [[poluado]]. Fraga kaj la usona ambasadoro sin banis en apudaj plaĝoj por trankviligi la publikan opinion, kaj ŝajnigi malĉeeston de ia risko.
Post la morto de la diktatoro, li estis nomumita ministro de internaj aferoj, kaj gvidis la konservativajn fortojn. Li poste kreis konservativan partion [[Popola Alianco]], kiu kunigis malnovajn [[frankismo|frankistojn]], kiuj deziris partopreni en la nova demokrata reĝimo, kaj bremsi la politikan evoluon. La partio estis komence minoritata, ĉar la dekstrajn fortojn gvidis la nova ĉefministro [[Adolfo SUÁREZ]]. Tamen, post diversaj krizoj de la dekstraj fortoj, la partio de Fraga, kiu poste ŝanĝis sian nomon al ''Popola Partio'', fariĝis la ĉefa de la hispana dekstro.
Post diversaj balotaj malvenkoj, en [[1987]] Fraga lasis la ĉefan nacian lokon de la partio al [[José María AZNAR]], kaj li restis kiel ''honora prezidanto'' de la partio.
De tiam, Fraga dediĉis sian aktivecon al la regiona politiko, kaj li fariĝis prezidento de la registaro de la aŭtonoma regiono de Galegio. Li venkis en postaj sinsekvaj balotoj, apogante sin ĉefe en la ruralaj fortoj, kaj ludante la karton de milda regionismo (''galegismo''). Tamen, post la galegia baloto de [[la 19-a de junio]] de [[2005]], lia partio, la [[Popola Partio]], ne sukcesis denove havi la absolutan plimulton en la regiona parlamento
[[Kategorio:Hispanaj politikistoj|FRAGA IRIBARNE, Manuel]]
|