LF-koop: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e ligoj
Linio 1:
[[Esperanta Kulturo]] > [[Esperanto-movado]] > [[Esperanto-entrepreno]] > LF-koop
Oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chau x-de-Fonds (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
----
Oficiala'''LF-koop''' : oficiala mallongigo de Kooperativo de [[Literatura Foiro]], fondita en [[La Chau xChaux-de-Fonds]] (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
 
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en [[Milano]] (Italio) de la literatura rondo [[La Patrolo]] en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de [[Tazio CarlevaroCARLEVARO]], la lasta Patrolestro.
 
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "[[La Verko de la Jaro]]". Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj (el kiuj la unua estis La [[Kvinpetalo]] en Francio).
 
Post Tazio Carlevaro (1980-85) prezidis [[Giorgio SilferSILFER]] (1985-1997) kaj [[Marc HiltbrandHILTBRAND]] (1997-2005).
 
LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla ''"multimedial"''. Ĝiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe [[Literatura Foiro]] kaj [[Heroldo de Esperanto]].