Hispanoj: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Hispanoj''' konstituas la eŭropan [[nacio]]n aŭ [[popolo]]n indiĝenan de [[Hispanio]], en la [[Iberia Duoninsulo]], kiu formas la sudokcidenton de [[Eŭropo]]. La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de [[naciismoj kaj regionismoj de Hispanio|regionaj naciismoj]], kiu respegulas la komplikan [[historio de Hispanio|historion de Hispanio]]. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la [[15a jarcento]] unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la [[Reconquista]] kaj komence de la 18a jarcento iamaniere pro la [[Milito de Hispana Sukcedo]].
 
La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la [[Hispana lingvo|hispana]] (''español'' aŭ ''castellano''), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de [[Kastilio]] en centra norda Hispanio, sed la [[lingvoj de Hispanio|lingva situacio en Hispanio]] estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la [[Eŭska lingvo|eŭska]], ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apratenasapartenas al la kategorio de [[latinidaj lingvoj]]. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispaojhispanoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.
 
Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en [[Latinameriko]], kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.
15

redaktoj