Victor Serge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
===Revoluciulo===
Post eko de la [[rusa revolucio]], li volis tien veturi, sed la franca registaro enprizonigis lin denove je unu jaro kiel suspektindan eksterlandanon. Li alvenis en Rusio nur en [[1919]] (kiam li estis 28jara) por apogi la revolucion. La problemojn li klarigis por si per la ekstera premo (blankgvardianoj, ekstara atako) kaj laboris kun Zinovjev. Li aliĝis al la [[Rusa KomunismaKomunista Partio de Sovetunio]], kunlaboras en registaraj gazetoj kaj ĉefe en [[Kominterno]].
 
Post [[matrosribelo de Kronstadt]] – en marto de [[1921]]- li seniluziiĝis kaj retiriĝis al bieneto kun sia bopatro por konstrui agrikulturan [[komunumo]]n proksime al Petrogrado. Tiu provo baldaŭ fiaskis pro malamika sinteno de la lokaj kamparanoj. Serge tiam profitas la okazon kaj pro la interna malakcepto de la subpremado de la ribelo de Kronstadt kaj pro la konstantaj maĥiavelismaj disputoj por la povo inter [[Stalino]] kaj [[Trocki]] (dum fina malsano de [[Lenino]]) li elmigris kun lia dua edzino Ljuba Rusakova kaj la filo Vlado (3jara) kaj eklaboris por Kominterno en [[Germanio]] kaj partoprenis en la ribelo de aŭtuno de [[1923]], kiu malsukcesis. Tiam Viktoro denove elmigris, nun al Vieno, kie li daŭre kunlaboras en la komunisma internacia gazetaro.