Hispanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
 
==Historio==
[[File:Iberian female head Cerro Santos (M.A.N. 7674) 01.jpg|thumb|160px|left|Iberia elŝtona kapo de ino el la 3a aŭ 2a jarcento a.K.]]
La [[Iberia Duoninsulo]] estis el la [[Prahistorio|prahistoriaj epokoj]] teritorio al kiu venis diversaj popoloj, ĉefe jam en preskaŭ historia epoko el la familio de [[iberoj]] en oriento kaj sudo kaj el la [[keltoj]] en okcidento, en nordo kaj nordoriento, sed ankaŭ multaj aliaj popoloj. Pri tiuj oni ne povas paroli pri "hispanoj" sed ĉiukaze pri "prahispanoj". Postaj alvenintoj estus [[Romia Imperio|romianoj]] (kiuj alportis la lingvon, gravan postan karakteron), [[ĝermanoj]] kaj islamanoj en du branĉoj nome [[araboj]] kaj [[berberoj]]. Ĉiuj lasis spurojn.
 
Oni povas kompreni ke jam de antaŭ la komenco de la ekzistado de "hispanoj" la etna kaj popola miksaĵo estis ege komplika. Dum la [[Mezepoko]] kiam fakte Iberio "hispaniiĝis" la politika situacio konsistis el la 10a al la 13a aŭ [[14a jarcento]]j en du ĝeneralaj teritorioj nome kristana norde kaj islama sude kaj ambaŭflanke ne estis unika regnolando sed dum plej parto de la tempo aro de diversaj regnoj foje pli povaj kaj etendaj foje ne tiom. Ĉiukaze krom la hegemonia religio kaj etno en ĉiuj regnoj kunekzistis tri aŭ pliaj populacioj nome la kristana, la juda kasj la arabigita.
 
==Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio==