Tigroparulio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Tigroparulio | dosiero = Dendroica tigrina FWS.jpg |dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Tigroparulio | statuso = LC | regno = ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
La '''Tigroparulio''', ''Dendroica tigrina'', estas birdospecio de la familio de [[Paruliedoj]] kaj granda genro ''Dendroica''. Ili reproduktigas en norda [[Nordameriko]]. Ties reprodukta habitato etendas tra la tutaj (escepte la plej okcidentaj) partoj de suda [[Kanado]], kaj en la regiono de la [[Grandaj Lagoj (Nordameriko)|Grandaj Lagoj]] kaj [[Novanglio]]. Ĝi estas [[birdomigrado|migranta specio]], kiu vintras en [[Karibio]]. Tiu specio estas tre rara vaganto en [[Okcidenta Eŭropo]].
 
==Aspekto==
[[Image:800px-Cape may WARBLER X.jpg|thumb|left]]
Somera masklo de Tigroparulio havas olivecbrunan dorson, flavecan pugon kaj malhelbrunan kronon. '''Subaj partoj estas flavaj, tre striecaj je nigro''', kio nomigas la specion kaj en [[Esperanto]] kaj en la [[latina]] [[scienca nomo]]. La '''gorĝareo kaj tuta kolumo ĝis la nuko estas brilflavaj''' kaj la vizaĝo estas bruna kun nigra okulstrio kaj flava superokula strio, tiele ke la bruna vizaĝo aperas kvazaŭ markita je flava koloro. Estas mallarĝa blanka flugilstrio. Okuloj, pintakra beko kaj kruroj estas nigrecaj.
 
Aliaj plumaroj similas eluzitajn versiojn de somera masklo, kaj ĉefe ne havas la markatan kapobildon. La flaveca pugo kaj, almenaŭ skizoj de blanka flugilstrio, ĉiam estas.
 
==Kutimaro==
La reproduktaj habitatoj de tiu birdo estas bordoj de arbaroj de [[konifero]]j. Tigroparulio nestumas en densa foliaro ĉe trunko de konifero, komune [[Nigra abiopiceo]]. La ino demetas 4-9 ovojn en tasforma nesto.
 
Tiu specio estas insektovora, kaj ties ovaroj estas pli grandaj en la jaroj kiam [[AbiaPicea vermotineo]] abundas. Ĝi plukas insektojn el la pintoj de branĉoj de [[konifero]]j aŭ kaptas ilin dumfluge. La Tigroparulio manĝas ankaŭ berosukon kaj nektaron vintre, kaj havas, unike ĉe parulioj, tuboforman langon por faciligi tiun agadon.
 
La kanto de la Tigroparulio estas simpla ripetado de altatonaj notoj ''ci''. La alvoko estas fajna ''sip''. Tiu birdo kutime kantas el altaj ripozejoj.