Karpata Rutenio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Zakarpatje; cosmetic changes
Linio 6:
{| cellspacing="0" cellpadding="10" border="0"
|-
| align="center" | [[Dosiero:CarpathianRutheniaCoA.svg|80px]]<br />Emblemo de Karpata Rutenio kaj de la hodiaŭa [[Transkarpata provinco]]
|}
|-
Linio 12:
{| cellspacing="0" cellpadding="10" border="0"
|-
| align="center" | [[Dosiero:Cehoslovakio_1918.jpg|225px]]<br />Karpata Rutenio (Subkarpatio) post la [[unua mondmilito]], orienta parto de eksa [[Supra Hungario]]<br /><small><small>limoj de nove estiĝintaj ŝtatoj (ruĝe) kaj tiam ĵus pereinta [[Aŭstrio-Hungario]] (grize, se ili diferenciĝas de la novaj)</small></small><br />[[Dosiero:Karpata_Rutenio.jpg|225px]]<br />Karpata Rutenio
|}
|}
Linio 25:
En [[1944]] la [[judoj]] estis deportitaj (la samo okazis en [[Slovakio]] en [[1942]]), en [[1945]] parto de la hungareco estis deportita, dume alvenis [[ukrainoj]].
 
== Resumo ==
 
:* '''Subkarpatio''', Hungara Rusio, parto de [[Hungario|Hungarujo]] ([[Aŭstrio-Hungario]]), [[Supra Hungarujo]] ĝis la jaro [[1918]]
:* '''Karpata Rutenio''', [[1919]] – [[1938]], Lando Karpatorutenia (de [[Trianon]] [[1920]])
:* '''Karpata Ukrainio''', [[novembro]] de [[1938]] – [[marto]] de [[1939]]
:* '''Subkarpatio''', [[1939]] – [[1945]], [[1939]] okupita de [[Hungario]]
:* parto de '''Ukraina Sovetunio''', [[1945]] – [[1991]], [[1944]]/[[1945|45]] okupita de [[Sovetunio]]
:* [[Transkarpata provinco]] de [[Ukrainio]], ekde la [[1991]]
 
== La [[20-a jarcento]] ==
 
=== La [[unua mondmilito]] ===
 
Dum la [[unua mondmilito]] reprezentantoj de rutena elmigrantaro subgvide de juristo [[Grigorij Ĵatkoviĉ]] fermis kun [[Tomáš Garrigue Masaryk]] interkonsenton, laŭ kies bazo estis la ĉi tiea, ĝis tiu tempo de hungaroj naciece subpremata regiono de ĝisnuna [[Hungario|Hungarujo]], envicigota en la estontan [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakion]]n kiel ties [[aŭtonomio|aŭtonomia]] parto.
 
=== Post la milito ===
{{polurinda}}
La [[12-a de novembro|12-an de novembro]] de [[1918]] [[Usono|Usona]] nacia konsilantaro de hungaraj rutenoj en [[Serantono]] konsentis kun tiu ĉi plano kaj en novembro kaj en decembro de la sama jaro la usonaj rutenoj aranĝis [[plebiscito|plebisciton]]n en Usono, en kiu 67 % delegitoj aliĝis al la ideo kunigi Karpatan Rutenion kun [[Ĉeĥoslovakio]], kiu estis por ili promeso de firma ŝtato; 28 % voĉdonis por por aligo al [[Ukrainio]], 2 % por memstara ŝtato kaj apenaŭ 1 % anoncis sin al [[Rusio]], [[Hungario]] aŭ al [[Galicio]]. (Tio faras nenion, imagu, ke [[ĉinoj]] en [[Usono]] decidas pri [[Ĉinio]] per plebiscito. La loka loĝantaro ne estis demandite. Tiu plebiscito ne konformas eĉ opinisondado. Tiutempe okazis plebiscitoj en [[Sopron]] kaj alie, kie okazis internacia kontrolado.)
 
Estas grava demando pri difino de la limoj de Karpata Rutenio. Kiam la grandpotencoj dividis Hungarion, [[Sighetu Marmaţiei|Máramarosziget]] iĝis parto de naskoĝonta Ĉeĥoslovakio, sed tamen la urbo aldoniĝis al [[Rumanio]] pro "amikeco" de ambaŭ landoj. Vivis tie ankaŭ rusinoj, ĉu la "plebiscito" ne volis, ke tiu urbo apartenu al Karpata Rutenio?
Linio 52:
Sed la hungara registaro de ministrestro [[Károly Mihály]] ne staris pasive flanke. En decembro de [[1918]] ĝi proklamis por Karpatan Rutenion aŭtonomion kunlaborante kun la uĵgoroda Konsilantaro de hungaraj rutenoj. En la tempo de soveta kaj hungara respublikoj soldattrupoj enpenetris eĉ en Karpatan Rutenion, kie oni komencis praktiki plurajn socialigajn disponojn, kiuj sed renkontiĝis kun rezisto de la loĝantaro (ekz. fondado de agrikulturaj [[kolĥozoj]] kaj mobilizo de [[Ruĝa Armeo]]).
 
=== Packonferenco en [[Parizo]] ===
 
En [[februaro]] de [[1919]] kunvenis [[Grigorij Ĵatkoviĉ]] kun [[A. Beskid]], parolanto de Subkarpatio. Ili kreis rutenan komisionon kaj komune kun ĉeĥoslovaka delegitaro en [[Pariza Packonferenco]] ili prezentis planon al kunigo de Karpata Rutenio kiel aŭtonomia regiono kun [[Ĉeĥoslovakio]]. Parto de dokumentoj por la paca konferenco estis ankaŭ memorando el [[Uĵhorodo]] el [[majo]] de [[1919]] rekomendita al prezidento [[Tomáš Garrigue Masaryk|Masaryk]], kiu la [[23-a de majo|23-an de majo]] akceptante la delegitaron diris, „ke aliancanoj agnoskis postulaton de karpataj rutenoj kaj ili aljuĝis al ili rajton aliĝi kiel aŭtonomia parto al la ĉeĥoslovaka ŝtato“.
Linio 58:
La [[10-a de septembro|10-an de septembro]] de [[1919]] estis poste fermita kontrakto en [[Saint-Germain]], laŭ kiu Karpata Rutenio fariĝis parto de [[Ĉeĥoslovakio]] kiel aŭtonomia lando kun propra parlamento, kiu estis havonta leĝdonpovon en demandoj de aŭtonomio, lernejaferoj, religio ktp. La deka artikolo de la kontrakto fiksas: „Ĉeĥoslovakio devigas sin, ke ĝi establos la teritorion de rutenoj en sudkarpataj limoj, destinitaj de fruntaj potencoj kaj kunigitaj enkadre de la ĉeĥoslovaka ŝtato kiel aŭtonomia unuo, kiu estis ekipita per la plej vasta aŭtonomio unuiĝinta kun unueco de la ĉeĥoslovaka ŝtato“.
 
=== Prokrastita [[aŭtonomio]] ===
 
Guberniestro nomumita de prezidento respondecis al la karpata parlamento. Tiujn ĉi faktojn konfirmis ankaŭ nova konstitucio de [[Ĉeĥoslovakio]] la [[29-a de februaro|29-an de februaro]] de [[1920]].
Linio 70:
En la [[munkena interkonsento]] la politikistoj konsentis pri daŭrigo en [[Vieno]], kiu okazis en la [[2-a de novembro]] de [[1938]]. Tie Britanio kaj [[Francio]] rezignis pri la partopreno kaj poste ili ne kritikis la decidon. Laŭ [[Unua Viena Arbitracio]] tiuj komunumoj, kie hungaroj vivis en majoritato, redoniĝis al Hungario. Tio estis la suda parto, precipe [[ebenaĵo]] de Karpata Rutenio kun urboj [[Uĵhorodo]], [[Mukaĉeve]] kaj [[Berehove]]. laŭ popolnombrado en [[1910]] laŭvice en tiuj urboj 73%, 59% kaj 96% estis la hungareco. Tie slovakoj apenaŭ vivis. [[Hungaroj]] rericevis 152 mil hektarojn de agrikultura regiono (tie precipe hungaroj vivis), sed ili ne rericevis minejojn, arbarojn, kie rusinoj loĝis.
 
=== [[Karpata Ukrainio]] ===
 
La interkonsento el la jaro [[1919]] pri dono de la aŭtonomio estis fine plenigita nur la [[22-a de novembro|22-an de novembro]] de [[1938]]. En registara proklamo oni agadigis la karpata-rutenian registaron kaj estis kunvokota parlamento de '''Karpata Ukrainio'''.
Linio 76:
Ĉefurbo de la lando fariĝis urbo [[Ĥust (Ukrainio)]], kie pastro kaj verkisto [[Augustin Voloŝin]] destinis aŭtonomian registaron de Karpata Ukrainio.
 
=== La [[dua mondmilito]] ===
 
La [[14-a de marto|14-an de marto]] de [[1939]] estas en kunveno de la karpata-rutenia parlamento decidite defendi la landon kontraŭ eventuala hungara invado. Nokte el la [[14-a de marto|14-a]] je la [[15-a de marto]] hungaroj invadis trans karpata-ruteniaj limoj, kiam ili anticipe sendis ĝis [[Prago]] ultimaton, por ke la ĉeĥoslovaka armeo forlasu ĝis 24 horoj Karpatan Rutenion.
Linio 84:
Post proksimume unusemajnaj bataloj estas Karpata Ukrainio okupita de [[Hungario]] kaj la teritorio estas plu nomata '''Subkarpatio''' estante promesita kaj poste farite al ĝi aŭtonomio enkadre de Hungario.
 
=== Post la milito ===
 
Post proporcie rapida liberigo harmoniante kun soveta – ĉeĥoslovaka kontrakto el [[decembro]] de [[1943]], kiu ankoraŭ agnoskis [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakion]]n en ties premunkenaj limoj kaj laŭ interkonsento el la [[8-a de majo]] de [[1944]] pri kunlaborado de la Soveta armeo kun la ĉeĥoslovaka registaro en la liberigita teritorio, la registaro de Ĉeĥoslovakio sendis fine de [[oktobro]] de [[1944]] ĝis la teritorio de Karpata Rutenio oficialan delegitaron por administrado de la liberigita teritorio frunte kun ministro de [[ĉeĥoslovaka ekzila registaro|londona registaro]] [[František Němec]] kaj generalo [[Antonín Hasal-Nižborský]].
 
La sovetaj organoj organizis precipe perfortan mobilizon de ĉeĥoslovakaj civitanoj ĝis [[Ruĝa Armeo]]. Laŭ kutima [[komunismo|komunisma]] propagando ili aniĝis en Ruĝan Armeon „propravole kaj kun entuziasmo“.
Linio 94:
La streĉo kulminis la [[8-a de decembro|8-an de decembro]] de [[1944]], kiam sovetaj oficejoj perforte ellandigis reprezentantojn de la ĉeĥoslovaka registaro. [[František Němec]] ja ankoraŭ la [[17-a de januaro|17-an de januaro]] revenis restante tie ĝis la [[1-a de februaro]] de [[1945]], sed faktan agadon la ĉeĥoslovakaj reprezentantoj li ne povis plenumi.
 
=== Aligo al [[Sovetunio]] ===
 
La [[12-a de novembro|12-an de novembro]] de [[1944]] okazis en Karpata Rutenio publikaj kunvenoj, en kiuj oni konsentis (memkompreneble ke unuanime) kun la aligo al [[Sovetunio]]. Je unu semajno pli malfrue kreiĝis memstara komunisma partio, ĝis tiu tempo parto de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio, kaj ĝi aprobis la aligon de la lando al [[Ukrainio]].
Linio 102:
En la jaro [[1945]] estas poste la tuta regiono rezignita de [[Ĉeĥoslovakio]] al [[Sovetunio]].
 
=== Post disfalo de Sovetunio ===
Ekde la 90-aj jaroj de la [[20-a jarcento]] en la teritorio de iama Karpata Rutenio fortiĝas movado por aŭtonomio.
 
== La plej gravaj komunumoj de Karpata Rutenio ==
* [[Berehove]] (Берегове)
* [[Buŝtino]] (Буштинo)
* [[Ĉinadieve]] (Чинадієве)
* [[Ĉop]] (Чоп)
* [[Dovge]] (Довге)
* [[Ĥust (Ukrainio)|Ĥust]] (Хуст)
* [[Irŝava]] (Іршáва)
* [[Jasina]] (Ясіня)
* [[Koson]] (Косонь)
* [[Miĵgirja]] (Міжгір'я)
* [[Mukaĉeve]] (Мукачеве)
* [[Niĵnij Vorota]] (Нижні Ворота)
* [[Pereĉin]] (Перечин)
* [[Raĥiv]] (Рахів)
* [[Seredne]] (Середнє)
* [[Solotvino]] (Солотвино)
* [[Svaljava]] (Свалява)
* [[Taĉiv]] (Тячів)
* '''[[Uĵhorodo]]''' (Ужгород)
* [[Velikij Bereznij]] (Великий Березний)
* [[Velikij Biĉkiv]] (Великий Бичків)
* [[Vinohradiv]] (Виноградів)
* [[Viŝkove]] (Вишкове)
* [[Volovec]] (Воловець)
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Historio de Hungario]]
* [[Karpatoj]]
 
* [[Aŭstrio-Hungario]]
* [[Ĉeĥoslovakio]]
* [[Hungario]]
* [[Sovetunio]]
* [[Ukrainio]]
* [[Ludvík Svoboda]]
 
{{CZ-templinio}}
Linio 157:
[[es:Rutenia Subcarpatiana]]
[[fr:Ruthénie subcarpathique]]
[[hr:Zakarpatje]]
[[it:Rutenia subcarpatica]]
[[no:Karpato-Ruthenia]]