Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar, bg, hak, ku, th, tr
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Страшни суд; cosmetic changes
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Folio 34r - The Last Judgement.jpg|thumb]]
La '''lasta juĝo''' (aŭ Lasta Juĝo) estas la lasta, fina [[juĝo]] de la [[dio]]j pri la [[homaro]] aŭ pri la unuopaj [[homo]]j, laŭ iliaj pensoj, vortoj, agadoj. En iuj [[religio]]j (ekz. [[kristanismo]]) la juĝo rilatas ankaŭ la vivantojn kaj mortintojn, en aliaj religioj (ekz. [[afrikaj animismaj religioj]]), la punado aŭ premiado okazas nur [[postmorto|postmorte]], laŭ la pli fruaj agadoj.
 
== Tradicia koncepto ==
 
En la [[revelaciaj religioj]] (tio estas en [[zoroastrismo]], [[judismo|juda religio]], [[kristanismo]] kaj en la [[islamo]]) elformiĝis riĉa pensimago ĉirkaŭ la nocio de la Lasta juĝo.
 
=== Zoroastrismo ===
 
La zoroastrismo instruas, ke la [[spirito]] atendas postmorte tra tri noktoj en la [[tombo]] kaj la kvaran tagon ĝi iras al la [[Ponto de la Venĝanto]], kie oni mezuras ĝiajn agadojn. Se la [[Bono]] plimultas, la spirito povas transiri la ponton en la ĉielregnon, sed se la Malbonaj agadoj plimultas, la ponto iĝas tiel mallarĝa, ke la spirito defalas en la malvarman, malluman abismon de la [[infero]]. Tio ne estas ankoraŭ la fino, ĉar la potencon de la estro de la [[demono]]j, [[Ahriman]], renverŝas fine la Saĝa Sinjoro, [[Ahura Mazda]], kaj [[revivigo|revivigas]] (resurektigas) ĉiun homon. Li faras la lastan juĝon kaj regas la Bonon de la [[Mondo]].
 
=== Judismo ===
 
La fruaj judaj [[profeto]]j emfazas la tagon de [[Eternulo|Dio de Izraelo]], Jahveo, kiun oni nomas ankaŭ tago de la Dio. Tiam ĝi prijuĝas [[Izraelo]]n kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, [[Reĝlando de Dio]]. Al multaj judoj, tiu ideo estas fremda al judismo kaj aperis nur malfrue, mezepoke, sub la influo de kristanismo kaj islamismo.
 
=== Kristanismo ===
 
La kristanismo pluevoluigis la penson pri la lasta juĝo kaj instruas, ke antaŭ tio alvenas duafoje kaj glorplene [[Kristo]]. Post tio ĉiu homo aperas antaŭ la prijuĝanta Dio.
 
En nordo de [[Eŭropo]], la kristana [[lasta juĝo]] akiris kelkajn elementojn de la ĝermana [[ragnaroko]], sekve [[protestantismo]], kiel ĝermana versio de kristanismo, ĝenerale pli emfazas lastan juĝon kaj "fino de la mondo" ol [[katolikismo]] kaj [[ortodoksismo]].
 
 
=== Islamo ===
 
La [[islamo]] ankaŭ ampleksigis per riĉa fantazio la instruon pri la lasta juĝo, kiu apartenas al la kvin plej gravaj tezoj de la muzulmana kredo. Post la [[morto]], la spiriton demandas du [[anĝelo]]j [[Nakir kaj Munkar]] pri ties [[kredo]]. Se la persono estis [[martiro]], la spirito tuj iras al la Paradizo, aliaj iras la [[purgatorio]]-simila ejo. En la tago de la lasta juĝo, ĉiu mortas poste resurektas por iĝi prijuĝata laŭ la notitaj agadoj. Tiuj troveblas en du [[libro]]j: unu entenas la bonajn alia la malbonajn agadojn. Oni pendigas unu post la alia je la kolo de prijuĝato kaj la pli peza decidas pri tio, ĉu iu iras al la Paradizo aŭ al la infero.
 
== Kritikoj al fina juĝo ==
 
Krom tuta neo al fremda juĝo de raciistoj kaj ateistoj, estas teologiaj kaj filozofiaj problemoj pri la ideo de "lasta juĝo". Unue, oni devas kredi, ke la tuta homaro estas limigita al [[Tero]], kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj, aŭ, minimume, ke ĉiuj Universo estos juĝita samtempe. Alie, la [[doktrino]] pri "fina okazaĵo" implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo, kiu sekvos al lasta juĝo. Fine la eternaj turmentoj de komdamnitaj estus kontraŭa al Dia boneco, laŭ multaj [[herezo|hereziarkoj]], ĉefe [[Origeno]].
 
== Lasta juĝo laŭ aliaj religioj ==
 
Persona postmorta juĝo esta ofta en multaj religioj, sed kolektiva fina juĝo estas fremda al plejparto el ili.
 
== Arto ==
 
En la fruepoka [[kristana arto]], Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la [[Paradizo]] kaj [[infero]]. La romanikstilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas [[glavo]]n, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la [[Apokalipso]] ([[aglo]], [[leono]], [[taŭro]], [[anĝelo]]). La [[gotika stilo]] prezentis belan [[Jesuo Kristo|KristoKriston]]n kun [[vundo]] sur la dekstra flanko, kaŭzita de [[lanco]]; li suprenlevas ambaŭ [[kruro]]jn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la [[iloj de la kalvario]]: la [[kruco]], la [[najlo]]j, la [[lanco]] kaj la [[dorna krono]]. Apud li staras la porparolantaj [[sanktulo]]j kaj la juĝon traplektas [[optimismo]]. En la [[16-a jarcento]], [[Mikelanĝelo]] pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur [[freŝko]] de la roma [[Siksta kapelo]], Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la [[damnito]]j.
 
 
 
 
[[Kategorio:religio]]
[[kategorio:postmorto]]
<br clear=all>
{{projektoj|commonscat=Last Judgement}}
 
[[Kategorio:religioReligio]]
[[Kategorio:Postmorto]]
 
[[ar:يوم القيامة]]
Linio 67 ⟶ 64:
[[ru:Страшный суд]]
[[sk:Posledný súd (pojem)]]
[[sr:Страшни суд]]
[[sv:Yttersta domen]]
[[th:การตัดสินครั้งสุดท้าย]]