Historio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: nah:Ītlahtōllō Caxtillān
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: arz:تاريخ اسپانيا; cosmetic changes
Linio 1:
''NOTO:'' Sekva artikolo temas pri la nuna [[regno (politiko)|regno]] '''[[Hispanio]]'''. Oni notu ke la unua parto de la historio estas komuna kun [[Portugalio]], kaj oni povus uzi la esprimon [[Historio de Ibera Duoninsulo]]. Inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj la teritorio apartenis al sendependaj regnoj. De post la fino de la 15-a jarcento la lando en la duoninsulo havis pli-malpli la saman konsiston kiel nuntempe, kaj ankaŭ apartenis al ĝi la nunaj Baleara kaj Kanaria insularoj; tamen, tiam okazis la malkovro de [[Ameriko]], kaj la regno ampleksis multe pli grandan surfacon; oni do povas rigardi al artikolojn pri [[Historio de Ameriko]] por pliaj informoj. Komence de la 19-a jarcento sendependiĝis la plimulto de amerikaj kolonioj kaj fine de la sama jarcento la lastaj. Dum la 20-a jarcento al Hispanio apartenis diversaj [[Afriko|afrikaj]] kolonioj. La lasta ŝanĝo de landlimoj okazis en 1975.
 
== Antikvaj tempoj ==
La iberia duoninsulo estis tre frue loĝata. Diversaj sciencaj esploroj en [[Atapuerca]], proksime al [[Burgoso]] malkovris multajn restaĵojn de pratempaj homedoj (antaŭ 800.000 jaroj).
 
Linio 12:
En la sudo, ĉirkaŭ la nuna urbo de [[Kadizo]], kiu estas konsiderata kiel la plej longe sinsekve loĝata eŭropa urbo, floris civilizo nomata '''[[Tarteso]]'''. En tiu zono estis ankaŭ ekspluatitaj riĉaj minoj de diversaj metaloj.
 
== Romia konkero ==
[[ImageDosiero:AcueductoSegovia04.JPG|thumb|right|350px|[[Akvedukto de Segovio]], grava civila konstruaĵo dum la [[Romio|Romia]] Hispanio.]]
La [[Kartago|kartaganoj]] uzis la duoninsulon kiel bazon por siaj luktoj kontraŭ Romio. Al ili apartenas la fondado de la urbo ''Cartago Nova'', nuna [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]].
 
Linio 22:
La cetero de la teritorio ricevis profundan procezon de romanigado. Pluraj [[Romiaj imperiestroj|imperiestroj]], inter kiuj [[Trajano]] kaj [[Hadriano]] naskiĝis en nuna Hispanio (proksime al nuna [[Sevilo]]), kaj ankaŭ el tie devenis ekz. [[Seneko]] kaj [[Martial]]. La ceteraj lingvoj nun parolataj en la duoninsulo devenas el la vulgara [[Latino]], kaj nur postvivas malgrandaj restaĵoj de la antikvaj vortoj.
 
== Visigotoj ==
Ĉe la falo de la [[Romia imperio]], komence de la [[5-a jarcento]], eniris Iberion diversaj ĝermanaj (''barbaraj'') triboj. Unue la [[vandaloj]], kiuj donis nomon al [[Andaluzio]], [[suevoj]] kaj [[alanoj]]. Tamen, la plej povaj estis la [[visigotoj]], kiuj post diversaj luktoj unuigis preskaŭ la tutan duoninsulon.
 
Linio 31:
Tamen, la povo estis tre malstabila, kaj la luktoj ene de la reganta klaso tre oftaj.
 
== Araba konkero kaj rekonkero ==
''Por pliaj detaloj, vidu artikolojn [[Al-Andalus]], [[Rekonkero]] kaj pri la apartaj reĝlandoj: [[Historio de Portugalio]], [[Reĝlando de Leono]], [[Reĝlando de Kastilio]], [[Historio de Navaro]], [[Reĝlando de Aragono]] kaj [[Historio de Katalunio]]''.
 
Linio 40:
Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis al astura nukleo, kiu baldaŭ formis la '''Reĝlandon de Leono''', el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, de [[Portugalio]] kaj [[Kastilio]]. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en [[1085]]). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj de [[Navaro]], [[Aragono]] kaj la [[Katalunio|Kataluna]] Graflando, kiu kiel ''Marca Hispanica'' estis komence vasalo de la [[Francio|francaj]] reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.
 
[[ImageDosiero:Mosque Cordoba.jpg|thumb|left|300px|[[Moskeo de Kordovo]], ĉefurbo de la [[kalifo|kalif-lando]] [[Al-Andalus]], dum la islama periodo en Hispanio.]]
 
Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur inter araboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La araba parto ricevos plurfoje la apogon de berberaj nordafrikaj triboj ([[almohadoj]] kaj [[almoravidoj]]). La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio, Kastilio-Leono kaj la [[Kronlando de Aragono]] (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.
Linio 54:
Tiu '''unuigita regno''' ricevos la nomon de Hispanio. Krome, en tiuj jaroj oni komencos la aneksadon de la ĵus malkovritaj landoj en Ameriko, kaj ankaŭ daŭros la ekspansiemo en la nordo de Afriko, fare de la kastilianoj, kaj en granda parto de la Mediteraneo, kiun gvidos la katalunoj. Nur Portugalio restos sendependa, malgraŭ la klopodoj de la Katolikaj Gereĝoj, kiuj edzigos kelkajn siajn filojn al portugaloj por atingi tiun celon, sed malsukcesos.
 
== La Habsburga Dinastio ==
La komunan kronon heredos la filino de ambaŭ reĝoj, [[Johana la 1-a de Hispanio|Johana la 1-a]], kiu edziĝis al [[Habsburgoj|habsburga]] princo, [[Filipo la 1-a de Hispanio|Filipo]], kiu alportos al la komuna posedaĵo teritoriojn en la nordo de Eŭropo, ĉefe en nunaj Belgio kaj Nederlando.
 
[[ImageDosiero:Alonso_Sánchez_Coello_002.jpg|thumb|[[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]]]]
 
La filo de ambaŭ, Karolo reĝos kiel Karolo la 1-a de Hispanio, sed en [[1530]] estos nomumita Imperiestro de la [[Sankta Romia Imperio]], kaj estos pli konata kiel Imperiestro [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] de la Sankta Romia Imperio.
Linio 71:
Ankaŭ la spirita vivo estis ofte prema. La unuigo de 1492 kondukis al la elpelo de la judoj, kelkajn jarojn poste de la ''moriskoj'' (arabdevenaj islamanoj), kaj al la persekuto de la nesincere konvertitaj. Baldaŭ oni kreis la Tribunalon de la [[Inkvizicio]]. Postaj jaroj vidos la persekutojn kaj subpremojn de la herezaj kristanoj.
 
== Burbona dinastio ==
En [[1700]], post la morto de Karolo la 2-a sen filoj, la grandaj eŭropaj potencoj komencis intrigojn por la nomumo de nova reĝo, kaj ekis la [[Sukceda Milito de Hispanio|Milito de Sukcedo de Hispanio]]. La militon gajnis nepo de la reĝo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a de Francio]], kiu reĝos kun la nomo [[Filipo la 5-a de Hispanio|Filipo la 5-a]]. Tiel komenciĝos la '''[[Burbono (dinastio)|Burbona dinastio]]'''.
 
Linio 80:
Aliflanke, komenciĝos periodo de modernigo en aliaj aspektoj, ĉefe politikaj kaj ekonomiaj. Dum la komencaj jaroj estos tre forta la influo de la franca kortego. Hispanio alianciĝos kun Francio en la ĉefaj eŭropaj luktoj. En la fino de la [[18-a jarcento]], post la franca revolucio, ekos periodo de ne klara politiko.
 
== 19-a jarcento ==
En [[1808]] [[Napoleono]] igos la reĝon [[Karlo la 4-a de Hispanio|Karlo la 4-a]] rezigni, kaj klopodos okupi la landon. Granda popola opono okazigos la t.n. [[Milito de Hispana Sendependiĝo|Militon de Sendependiĝo]]. Dum ĝi oni aprobos la unuan Konstitucion de Hispanio, en [[1812]]. La malvenko de Napoleono restarigos la monarkion, kun la filo de Karlo, [[Fernando la 7-a (Hispanio)|Ferdinando la 7-a]]. Kelkajn jarojn poste, en la jardeko de 1820, sendependiĝos la kolonioj de Ameriko (krom Kubo kaj Portoriko).
 
Linio 93:
La 19-a jarcento estos periodo de kresko kaj modernigo, kun komenco de industriigo. Tamen, la plejmulto de la loĝantaro estos dum multe da tempo kamparana, plejparte tre malriĉa, ĉefe en la suda parto de la lando ([[Andaluzio]] kaj [[Ekstremaduro]]). Tio kondukos ofte al sociaj ribeloj kaj al akrigo de sociaj rilatoj.
 
== Moderna periodo ==
La unuaj jaroj de la 20-a jarcento estos karakterizataj de sociaj problemoj en la kamparo kaj ankaŭ jam en la urboj, ĉefe [[Madrido]], [[Barcelono]] kaj [[Bilbao]], la unua centro de la registaro kaj la aliaj la motoroj de la industriigo.
 
Linio 134:
 
[[ar:تاريخ إسبانيا]]
[[arz:تاريخ اسبانيااسپانيا]]
[[be:Гісторыя Іспаніі]]
[[be-x-old:Гісторыя Гішпаніі]]