UK 2002: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
NMaia (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 8:
===Okazaĵoj===
Preparaj laboroj komenciĝis en [[1999]], kiam la tiama prezidanto de [[Brazila Esperanto-Ligo]], [[Osvaldo Pires de Holanda]], kune kun S-ro [[Osmo Buller]], direktoro de [[UEA]], [[Maria Delza Macabu Jesus]] kaj la paro Ledon (Gilbert kaj Symilde) vojaĝis de [[São Paulo]] al [[Fortaleza]], kie ili estis akceptitaj de komisiono da esperantistoj en la flughaveno, sub la gvido de [[Wandemberg Ribeiro Morais]], prezidanto de [[Ceará Esperanto-Asocio]] kaj kunlaboro de granda nombro da elstaraj personoj, inter kiuj estas Prof-ro [[Paulo Amorim Cardoso]], [[Michelson Sávio Herbster Moura]] kaj [[Tarcísio José de Lima]], kiuj poste kondukis lin ĝis la subŝtata turisma departemento, kie la direktoro, D-ino [[Anya Ribeiro]], informis lin pri kapablo de la urbo gastigi ĝis dek kvin mil personojn. Poste, ŝi kondukis lin por promenado en [[helikoptero]] sur la bela [[ĉefurbo]]. Krom tio, ŝi montris al ni la du grandajn centrojn de konvencioj; la malganda kun mil sidlokoj kaj la pli granda kun tri mil. Nia karavano estis gastigita en la kvinstela hotelo
Antaŭ la elmontro de la prestiĝo kaj organiza kapablo de lokaj esperantistoj, la [[direktoro de UEA]] kovinkiĝis pri la elekto de la urbo por la 87-a [[Universala Kongreso]] en [[Brazilo]], okazonta en 2002. Aliĝis en la kongreso 1.484 personoj sed ĉeestis ĝin pli ol du mil, de kvindek unu landoj.
|