Patriarko de Konstantinopolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Patriarko de Konstantinopolo''' estas la ekumena [[patriarko]], la "unua inter egalaj" en la [[ortodoksismo|orienta ortodoksa komunio]]. En tiu ĉi rolo, li servas kiel la spirita ĉefo kaj unuaranga proparolanto por la tuta komunio (do, "unua"), sed li havas nenian oficialan aŭtoritaton super la aliaj 15 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj (do "inter egalaj").
 
Lia titolo estas Patriarko de la [[Konstantinopola Ortodoksa Eklezio de Konstantinopolo]], unu el la 16 aŭtonomaj eklezioj, kaj unu el la kvar originalaj orientaj ortodoksaj patriarkoj. En la rolo de ĉefo de la Ortodoksa Eklezio de Konstantinopolo, li portas la aldonan titolon '''Arkiepiskopo de [[Konstantinopolo]], "Nova Romo"'''. Oni ne konfuzu tiun ĉi kun la Latina Patriarko de Konstantinopolo, ofico ne plu ekzistanta.
 
[[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la 1-a]] konstruis el Bizanco "Novan Romon" en [[330]], kaj sekve ĝia episkopo estus duaranga nur kompare al la episkopo de la malnova [[Romo]]. La romaj [[papo|papoj]] kontraŭis dum multaj jarcentoj ajnan reordigon de la [[hierarkio]]. La [[Unua koncilio de Konstantinopolo]] deklaris en [[381]] ke "la episkopo de Konstantinopolo havu unuarangecon de honoro sube al la episkopo de Romo, ĉar ĝi estas la nova Romo."