Ŭ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{AbocoSigno|Ŭ ŭ}}
'''Ŭ''', [[minusklo|minuskle]] '''ŭ''', estas la 26-a litero de la [[Esperanta alfabeto|Esperanto-alfabeto]], laŭ IFA, havanta la prononcon [[duonvokalo|duonvokala]] [u̯] (voĉa malantaŭa velara [[glitanto]]) kaj la nomon "ŭo" aŭ "u-hoko". Ĝi sone simile rilatas al [[U]] kiel duonvokala [[J]] al [[I]].
 
Linio 9:
Escepto al la Fundamenta regulo, ke "Ŭ" ne aperu post vokalo, estas la propra nomo de la litero ("ŭo") kaj ekkriaj vortoj kiel "ŭa" (sed ĝenerale — ankaŭ en aliaj lingvoj — ekkriaj vortoj ne sekvas la kutimajn sonkunmetajn regulojn). La malmultaj vortoj kun ne-postvokala "Ŭ" plejparte montriĝis nestabilaj (ekzemple nun estas preferata ''[[vato (mezurunuo)|vato]]'' al ''ŭato'', kaj por eviti ''ŭoko'' aperis diversaj alternativoj: ''volbopato'', ''uako'' kaj ''uoko'').
 
Kiel supre montrite, '''Ŭ''' neniel estas [[alofono]] de U (nek de [[V]]). Ĉu ĝi samkiel J estas propra [[fonemo]] en [[Esperanto]], aŭ ĉu ĝi simple estas parto de kombinaj fonemoj ''aŭ'' kaj ''eŭ'', tio estas demando pri analiz-maniero kaj sinteno al la vortoj en kiuj tiu ĉi signo troviĝas alicirkonstance.
 
'''Ŭ''' estas invento de [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], modifo de [[U]] pere de [[Cirila alfabeto|Cirila]] signeto - la "luneto".
 
En [[Unikodo]] Ŭ kaj ŭ havas la kodojn 364 resp. 365.
 
* En [[krucvorto]]j ''Ŭ'' kaj ''U'' havas la samajn funkciojn.
* Komenca '''Ŭ''' havas en Esperanto [[onomatopeo|onomatopean]] efikon; redonanta infanan kriadon, ranoblekon ks.: ''ŭa-ŭa'', ''ŭaks''.
 
: Vortoj kun silabkomenca ''Ŭ'':
: ''ŭ'', ''ŭa'', ''ŭa-ŭa'', ''ŭaks'', ''kŭaks'', ''[[ŭaŭ]]'',<ref>[[slango|Slanga]] nomo por [[W]], interalie uzata ĉe ret-adresoj: ''www.esperanto.nu'' [ŭaŭ ŭaŭ ŭaŭ punkto esperanto punkto nu].</ref>, ''ŭato'', ''ŭono''/''ŭeno'', ''ŭoko'', ''ŭonbulismo'', ''Sŭahila'' (= [[Svahila lingvo|Svahila]])
 
: Vortoj kun ''Ŭ'' post aliaj vokaloj ol ''A'', ''E'':
: ''[[Hoŭlando]]'', ''[[poŭlo]]'' (= "pullo"), ''poŭpo'' (= "pobo"), ''[[toŭfuo]]'' (= "tofuo" aŭ "tohuo")
 
== Ŭ en la belorusa lingvo ==
En la [[latina alfabeto]] de la [[belorusa lingvo]] tiu ĉi litero korespondas al [[cirila alfabeto|cirila]] '''[[Ў]]'''.
 
Unuafoje en la belorusa lingvo la litero '''ŭ''' aperis fine de la [[19-a jarcento]]. Ĝi estis uzita en libro "Dudka Białaruskaja" (Belorusa ŝalmo) de Francisko Bahuŝeviĉ, publikigita en [[1891]]. Antaŭ tio la literon uzis Jano Ĉaĉot en broŝuro "Da milych mužyczkoú" (Al karaj kamparanoj), kaj Vincento Dunin-Marcinkjeviĉ. Tamen tiam ĝi aspektis kiel '''u''' kun dekstra korno: '''[[ú]]'''.
 
Poste, fine de la 19-a jarcento – komence de la [[20-a jarcento|20-a]] el latina alfabeto la litero venis ankaŭ al la cirila alfabeto de la belorusa lingvo. Kiel de "u" oni formas "ŭ" – per aldono de la duonarko, same el "у" formiĝis "ў".
Linio 33:
En septembro de [[2003]] en unu el plej antikvaj belorusaj urboj [[Polacak]] (Polock) estis instalita monumento honore al tiu ĉi unika litero.
 
== Ŭ en aliaj lingvoj ==
La litero '''Ŭ, kaj ŭ''' estas ankaŭ uzata en [[latinigo]] de sekvantaj lingvoj:<ref>Laŭ [http://www.eki.ee/letter/chardata.cgi?lang=eo+Esperanto&script=latin Letter Database].</ref> :
* [[bulgara lingvo]], ;
* [[kmera lingvo]];
* [[korea lingvo]];
* [[taĝika lingvo]];
* [[uzbeka lingvo]].
(Laŭ informoj de [http://www.eki.ee/letter/chardata.cgi?lang=eo+Esperanto&script=latin Datumbazo de literoj. Pri Esperanto])
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}}
 
{{Latina alfabeto}}
 
[[Kategorio:Esperanta alfabeto]]