Loka Grupo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zagothal (diskuto | kontribuoj)
e <b> -> '''
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Local Group; cosmetic changes
Linio 1:
La '''Loka Grupo''' estas aro da pli ol 40 [[galaksio]]j inter kiuj troviĝas la [[Lakta Vojo]], galaksio nia. Ties diametro estas proksimume 10 milionoj da [[lumjaro]]j.
 
== Kunligiĝo ==
 
Oni kredas, ke ĉiu membro de ĉi tiu grupo kunligiĝas per [[gravito]], kaj tial la aneco al ĝi reprezentas realan fizikan ligon kaj ne hazardan geometrian strukturon. La plejparto, ĉirkaŭ 95%, de la videbla maso troviĝas en la Lakta Vojo kaj la [[Andromeda galaksio]]; la aliaj anoj estas multe pli malgrandaj aŭ eĉ [[nana galaksio|nanaj galaksioj]]. La anoj de la Loka Grupo formas galaksiaron preskaŭ elipsoforman.
 
== Situo ==
 
La ''Loka Grupo'' estas parto de la Virgulina [[supergalaksiaro]], kiu nomiĝas laŭ la [[Virgulina galaksiaro]] en sia centro. Al tiu moviĝas la ''Loka Grupo''.
 
== Enhavo ==
 
La ''Loka Grupo'' inkluzivas de 3 [[Spirala galaksio|spiralaj galaksioj]], 2 [[Elipsa galaksio|elipsaj galaksioj]], ĉirkaŭ 12 [[Malregula galaksio|malregulaj galaksioj]], ĉirkaŭ 4 [[nana elipsa galaksio|nanaj elipsaj galaksioj]], pli ol 20 [[nana sfera galaksio|nanaj sferaj galaksioj]], kaj aliaj ne klare kategoriigitaj.
 
== Satelitaj galaksioj ==
 
La Lakta Vojo kaj la [[Andromeda galaksio]] estas spiralaj galaksioj kaj ĉiu havas propran sistemon de satelitaj galaksioj.
* La satelita sistemo de la Lakta Vojo inkluzivas de la Nana Elipsa Galaksio ''Sagittarius'', [[Granda Magelana Nubo]], [[Malgranda Magelana Nubo]], Nana Galaksio ''Canis Major'', Nano ''Ursa Minor'', Nano ''Draco'', Nano ''Carina'', Nano ''Sextans'', Nano ''Sculptor'', Nano ''Fornax'', Nana Galaksio ''Leo I'', Nana Galaksio ''Leo II'', kaj Nano ''Ursa Major''.
* La Andromeda satelita sistemo inkluzivas de la Elipsa Galaksio M32, Messier 110, NGC 147, NGC 185, ''Andromeda I, Andromeda II, Andromeda III, Andromeda IV, Andromeda V,'' Nana Sfera Galaksio ''Pegasus'', Nano ''Cassiopeia, Andromeda VIII, Andromeda IX,'' kaj Nana Sfera Galaksio ''Andromeda X''.
* La Galaksio ''Triangulum'', la tria kaj nur alia ordinara spirala galaksio en la Loka Grupo, povas esti aŭ ne esti satelito de la Andromeda galaksio, sed eble havas kiel sateliton la Nano ''Pisces''.
 
== Ekskluzivataj galaksioj ==
 
La aliaj membroj estas gravite ekskluzivataj de la grandaj subgrupoj: IC 10, IC 1613, Nano ''Phoenix, Leo A,'' Nano ''Tucana'', Nano ''Cetus'', Malregula Nano ''Pegasus'', ''Wolf-Lundmark-Melotte'', Nano ''Aquarius'', kaj Malregula Nano ''Sagittarius''.
 
== Distancoj kaj stelnombroj ==
 
La Andromeda galaksio situas ĉe 2,52 milionoj da [[lumjaro]]j aŭ 1,58×10<sup>11</sup> [[astronomia unuo|AU]] fore de nia Lakta Vojo. Ĝi havas ĉirkaŭe 1 000 miliardojn da steloj en si, kompare al ĉirkaŭe 200-400 miliardoj da steloj en nia Lakta Vojo. La Galaksio ''Triangulum'' situas ĉe 2,81 milionoj da lumjaroj fore de nia Lakta Vojo kaj ĝi havas ĉirkaŭe 30-40 miliardojn da steloj en si.
 
== Bildaro de la enhavo de la Loka Grupo ==
 
Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.
Linio 60:
[[de:Lokale Gruppe]]
[[el:Τοπική ομάδα γαλαξιών]]
[[en:List of Local Group galaxies]]
[[es:Grupo Local]]
[[et:Kohalik Galaktikarühm]]