Posumo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Oni ne reformumu vikipedie
Linio 31:
Aŭstralia [[folkloro]] kaj [[popola kulturo]] enhavas multajn referencojn pri posumoj ekde tempoj antaŭ Eŭropa koloniado de la lando. [[Indiĝenaj aŭstralianoj]] uzadis posumajn felojn por tradicia ludo [[Marn Grook]]. Manteloj el posuma felo estis grava vestaĵo de indiĝenoj en sud-eosta Aŭstralio, kiu havis simbolan valoron de socia statuso kaj de la [[klano]].
 
En nuna Aŭstralio posumoj ofte troveblas en ĉeurbaj areoj, kies loĝantoj ofte rigardas ilin malutiluloj pro ilia kutimo manĝi [[frukto]]jn, [[legomo]]jn kaj [[floro]]jn en [[ĝardeno]]j kaj fari nestojn sur tegmentoj. Ankaŭ, sufiĉe laŭta teritoria voĉa signalo de iĉavira penikvosta posumo en la mezo de la nokto estas ĝena por la ĉeurbanoj. Por forigi la posumojn el loĝataj areoj homoj ofte uzas naturajn odorilojn, malplezurajn por posuma forta [[Flaro|flarkapablo]]. Plej efikaj el tiuj estas [[ajlo]], [[kamforo]] kaj [[naftalino]]. En Aŭstralio posumoj estas protektataj kiel indiĝena specio de la lando, kaj leĝoj malpermesas mortigi ilin, eĉ se ili troveblas en urbaj aŭ ĉeurbaj loĝareoj. Forigo de posumo malproksimen de ĝia teritorio ankaŭ estas malpermesita, ĉar posumoj estas teritoriaj animaloj kaj povas ne travivi konkuron en teritorio de alia speciano. Anstataŭe, oni rekomendas konstrui apartajn kestojn, kie posumoj povus nesti ne ĝenante la domojn.
 
Kvankam kutima penikvosta kaj ringvosta posumoj bone adaptiĝis al urba sistemo, aliaj specioj de posumoj povas nur vivi en arbaroj kaj iĝis nun [[minacata specio|minacataj]].