Konga lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wl=Kikongo
Linio 27:
}}
La '''konga lingvo''' estas [[Afriko|afrika]] interkomunik- kaj komerclingvo parolata en suda [[Kongo Brazavila]], sud-okcidenta [[Kongo Kinŝasa]] kaj norda [[Angolo]] de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel ''kikongo'', ''kikongo ya leta'', ''kileta'', ''kituba'' kaj ''munukutuba''. Ĝia [[ISO 639|ISO-kodo]] estas <code>kg</code>. Ekzistas [[:kg:|Vikipedio]] en la konga lingvo.
[[dosiero:Kikongo-m.jpg|thumb|220px|left|Kristana preĝo en la konga lingvo]]
 
== Deveno ==
Origine la konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj [[kongoj]], kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn, ekzemple ''kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe'' kaj ''ĉivili''. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de [[Matadi]] ĝis [[Kinŝaso]] ([[1890]]-[[1898]]) kaj de [[Pŭantenŭaro]] ĝis [[Brazavilo]] ([[1924]]-[[1934]]), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.