Urbotipa loĝloko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar, hy, lv modifo de: nn
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Forros_Crimea.jpg|250px|thumb|right|[[Foroso]], ekzemplo de ukrainia urbo-tipa loĝloko]]
 
'''Urbo-tipa loĝloko''' (el la [[rusa lingvo|rusa]] ''посёлок городского типа'', [[IFA]]: [pɐˈsʲoɫək gərɐˈt͡skovə ˈtipə]; [[ukraina lingvo|ukraine]] ''селище міського типу'', [[IFA]]: [ˈsɛɫɪʂt͡ʃɛ ˈmisʲkɔɦɔ ˈtɪpu]; [[angla lingvo|angle]] ''urban-type settlement'') - speco de loĝloko, meza inter [[urbo]] kaj [[vilaĝo]], kutima por [[Sovetunio|sovetia]] kaj postsovetia urbo-konstrua politiko (nun tiu nocio estas uzata en [[Rusio]], [[Ukrainio]] kaj aliaj eks-ŝtatoj de Sovetunio).
 
Plej ofte la urbo-tipaj loĝlokoj estas konstruataj ĉirkaŭ [[industrio|industriaj]] entreprenoj, [[fervojo|fervojaj]] [[stacio]]j, [[sanatorio]]j kaj hidroteĥnikaj konstruaĵoj. Por ke la loĝloko ricevu la statuson de urbotipa loĝloko, ĝi plej ofte devas havi ne malpli ol 2000 loĝantojn, kies pli granda parto (ne malpli ol 60-70 elcentoj) devas esti ne [[agrokulturo|agrikulturistoj]], sed [[laboristo]]j kaj [[oficisto]]j. Malofte en la loĝloko povas vivi malpli da homoj, se la pli granda parto de la loĝantaro laboras en la sama grava [[industria entrepreno]].
 
Administre la urbotipaj loĝlokoj principe ne diferencas disde la grandaj [[vilaĝo]]j - foje la urbotipa loĝloko havas sian propran konsilantaron, foje kelkaj loĝlokoj estas unuigitaj en unu komunan [[administra unuo|administran unuon]]. Do la ĉefa kriterio por distingi inter vilaĝo kaj urbo-tipa loĝloko estas la dominantaj okupoj de iliaj loĝantoj - ĉu [[agrikulturo]], ĉu [[industrio]].