Fonduo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Fondue
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:فونڈیو; cosmetic changes
Linio 2:
'''Fonduo''' (france '''fondue''', germane '''Fondue''', itale '''fonduta''' kaj alemane '''Fondü''') estas svisa nacia [[fromaĝo|fromaĝmenuo]]. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per longaj forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras al la [[Laktosupo de Kappel]].
 
== Ingrediencoj ==
Por pretigi fonduon por 6 personoj necesas 1,2 kg da fromaĝmiksaĵo, tradicie oni utiligas po duone malmolan fromaĝspecon (ekzemple fromaĝo el [[Emme-Valo]] aŭ [[Grejerco]]) kaj duonmolan specon (ekzemple [[Vacherin]] el [[Friburgo]]). Krome necesas 3 ajolodentoj, [[pipro]], [[muskato]] kaj aliaj spicoj laŭ gusto, 7,5 dl da blanka vino, glaso da blanka brando kaj kulereto da amelo. Kaj nature memkompreneble necesas blanka pano (por 6 personoj 1,5 kg).
 
== Pretigado ==
Unue oni tranĉu la tutan panon en kubojn (de proksimume 2x2x2 cm).
Oni nun senŝeligas la ajlodentojn kaj per ĝi ŝmiras la fondukahelon. Tiam oni metas la kahelon sur malaltan fajron (inter 80 kaj 100 °C) kaj metas ĉiujn supre nomitajn ingrediencojn kune en la kahelon. Dum la fromaĝmiksaĵo varmiĝas kaj fandiĝas oni devas konstante kirli por eviti, ke la fromaĝo bruliĝu kaj formiĝu buletoj. Fakte la bona kirlado estas la ĉefa sekreto, por ke fonduo bone sukcesu. Kiam la fromaĝo fariĝis komplete flua, kvazaŭ bela flava supo de durflua konsistenco, oni povas servi la fonduon.
 
== Servado kaj manĝado ==
Oni servas al ĉiu kunmanĝanto teleron kun panon kaj specialan fonduforkon. En la mezon de la tablo oni metas varmtenilon (tradicie funkcianta kun flamo, ĉu per brulpasto, alkoholo aŭ kandelo). Ĉiu kunmanĝanto nun metas pankubon sur la pinton de sia forko, trempas ĝin en la fluanta fromaĝmiksaĵo en la komuna poto, kiu estas metita sur la varmtenilon, kaj poste ĝin manĝas. Persono, kiu perdas sian pankubon en la fondukahelo, ricevas "punon" (do ekzemple devas kanti ion aŭ fari alian ŝercaĵon).
 
== Trinkaĵoj ==
Kun fonduo oni nepre ne trinku malvarmajn senalkoholajn trinkaĵojn, ĉar tiam la fromaĝo povas kaŭzi buletojn en la stomako, kiuj malfacile digesteblas. Rekomendas do aŭ varma teo aŭ [[tizano]] (ekzemple [[verveno]]) aŭ [[blanka vino]] (en alkoholo la fromaĝo dissolviĝas).
 
== Alkoholo en la fonduo forvaporiĝas ==
Por personoj, kiuj pro religiaj kialoj ne devas trinki [[alkoholo]]n necesas konstati, ke la alkoholo dum la kuirado de la fonduo praktike komplete forvaporiĝas kaj tial la fonduo mem, kiam oni ĝin manĝas, tute ne posedas ebriigan efikon. Do eĉ infanoj senprobleme povas ĝui. Kelkaj personoj povas alergie reagi al la fondumiksaĵoj. La simptomoj estas forta malvarmumo la postan tagon. Al tiuj personoj estas rekomendita manĝi nur tre malmulte da fonduo aŭ entute rezigni.
 
== Historio ==
La fonduo havas jarcentan tradicion. Sur la [[alppaŝtejo|alppaŝtejoj]]j la bovgardistoj vivis somere tre izolitaj. La bazaj nutraĵoj produkteblaj mem en tiuj lokoj estis [[pano]] kaj [[fromaĝo]].
 
Laŭ diversaj tradiciaj rakontoj, kies fontoj tamen malklaras, la [[monaĥo|monaĥo]] dum [[fastado]] ne rajtis manĝi malfluan nutraĵon. Per fandita fromaĝo eblis satiĝi sen rompi la fastoregulojn. En Svislando vaste konata estas la [[mito]], ke la origino de la fonduo estas la [[Laktosupo de Kappel]], kiun la du malamikaj aremoj dum la [[1-a milito de Kappel]] apud [[Hausen ĉe Albis]] kune manĝis, dum la gvidantoj negocadis.
 
La vera origino de la fromaĝfonduo ne estas konata. Kaj svisoj kaj [[Savojo|savojanoj]] (kie la savoja fonduo kiel ''fodnue savoyarde'' estas landa specialaĵo) pretendas, ke ili estas la inventistoj. La fromaĝfonduo kiel svisa nacia menuo ekzistas nur ek de la [[1950-aj jaroj]], kiam ĝi tutsvise konatiĝis pro la enmeto de la menuo en la armeajn kuirlibrojn. la soldatoj kunportis la recepton de la armeservo al siaj familioj, kaj fakte ĝis hodiaŭ la kuirado de la fonduo estas tradicie vira tasko. Rolon, kiun eĉ la virina liberiga movado neniam kontestis.
Linio 30:
<small>([[:de:Fondue#Geschichte|Tiu-ĉi ĉapitro baziĝas sur libera traduko de la koncerna ĉapitro en la germanlingva vikipedio.]])</small>
 
== Tradicio en la svisa Esperanto-movado ==
Ĉe multaj [[Esperanto]]-grupoj en Svislando la fonduo estas tradicia menuo por [[Zamenhoffesto]] aŭ konkluda manĝo dum renkontiĝoj.
 
Linio 58:
[[no:Fondue]]
[[pl:Fondue]]
[[pnb:فونڈیو]]
[[pt:Fondue]]
[[ru:Фондю]]