Provincoj kaj teritorioj de Kanado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ar:مقاطعات وأقاليم كندا; cosmetic changes
Linio 7:
[[Novlando kaj Labradoro|Novlando]] decidis en [[1869]] per referendumo resti brita kolonio, ĉar oni zorgis ke centra Kanado superregus kiam temus pri impostado kaj ekonomiaj demandoj, kaj en [[1907]] Novlando kaj Labradoro havigis al si sendependecon. Tamen en [[1933]] la registaro de Novlando falis, kaj dum la [[Dua mondmilito]] Kanado transprenis respondecon pri la defendado de Novlando. Post la milito, oni demandis pri la statuso de Novlando. Per malgranda plimulto la civitanoj de Novlando kaj Labradoro elektis aliĝi al la kanada konfederiĝo dum referendumo en 1948. La {{daton|31|marto|1949}} Novlando kaj Labradoro fariĝis la deka provinco de Kanado.
 
== Regado ==
Provincoj havas multan povon en rilatoj kun la federacia registaro, havante respondecon pri multaj sferoj de publika prizorgado, inter alie pri [[san-prizorgado]], [[edukado]], [[financa subteno]], kaj transporto interne de la provinco. Por pagi la kostojn de ĉi tio ili ricevas "transpagojn" de la federacia registaro, aldone al la mono kiujn ili ricevas de siaj propraj impostoj. La federacia registaro, kun pli grandaj povoj rilate impostadon kaj elspezadon, povas uzi la transpagojn por influi la politikon de la provincaj registaroj en ĉi tiuj sferoj. Por ricevi monon por pagi la kostojn de san-prizorgado laŭ la leĝoj pri [[medicina asekuro]], ekzemple, la provincoj devas konsenti je certaj postuloj de la federacia registaro, kiel garantiado de libera aliro al bezonata medicina traktado por ĉiu civitano.
 
Provincaj kaj teritoriaj parlamentoj estas [[unu-ĉambra|unu-cambraj]], tio estas, ili ne havas duan ĉambron kiel la [[Kanada Senato]]. Komence, kelkaj provincoj ja havis duan ĉambron, sed oni poste forigis ilin; la lasta estis tiu de Kebekio, kiun oni forigis en [[1968]]. En la pli multaj provincoj, la unu parlamenta ĉambro nomiĝas la [[Leĝdona Asembleo]] krom en Nov-Skotio kaj Novlando, kie ĝi nomiĝas la [[Domo de Asembleo]], kaj Kebekio, kie ĝi nomiĝas la [[Nacia Asembleo de Kebekio|Nacia Asembleo]]. Ontario havas Leĝdonan Asembleon, sed ĝiaj anoj nomiĝas Membroj de la Provinca Parlamento (MPP-oj). La leĝdonaj asembleoj uzas proceduron simila al tiu de la [[Kanada Ĉambro de Deputitoj]]. La registarestro de ĉi tiu provinco, nomata la ĉef-ministro, kutime estas la estro de la partio kun la plej multaj deputitoj. Ĉi tiel ankaŭ estas en Jukonio, sed la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto ne havas partiojn je la teritoria nivelo. La reprezentanto de la Reĝino en ĉiu provinco estas la [[Leŭtenanta Guberniestro]]; ĉiu Teritorio havas samfunkcian Komisiiton. Ĉi tiuj terminologiaj diferencoj resumiĝas sube.
 
=== Komparo de federacia, provinca kaj teritoria terminologio ===
{| class="wikitable"
|- style="background: #efefef;"
Linio 50:
|}
 
== Provincoj de Kanado ==
La sekva tabelo listigas la provincojn laŭ la ordo en kiu ili aliĝis al la federacio.
 
Linio 56:
|- style="background: #efefef;"
! rowspan="2" | Provinco, kun flago
! rowspan="2" | Poŝta mallongiĝo/<br />[[ISO 3166-2:CA|ISO code]]
! rowspan="2" | Ĉefurbo
! rowspan="2" | Aliĝis al la Federacio
! rowspan="2" | Loĝanaro<br />(2004)
! colspan="3" | Areo (km²)
|-
Linio 157:
# Saskaĉevano kaj Alberto estis kreitaj de terenoj antaŭe en la Nordokcidentaj Teritorioj.
 
== Teritorioj de Kanado ==
Estas tri (ne-provincaj) teritorioj en [[Kanado]]. Ili havas en si la tuton de la kanada ĉef-tero norde de la 60-a paralelo kaj okcidente de [[Hudsona Golfo]] kiel ankaŭ preskaŭ ĉiujn insulojn norde de la kanada ĉef-tero. La sekva tabelo listigas la teritoriojn laŭ ordo de estiĝo.
 
Linio 163:
|- style="background: #efefef;"
! rowspan="2" | Teritorio, kun flago
! rowspan="2" | Poŝta mallongiĝo/<br />[[ISO 3166-2:CA|ISO code]]
! rowspan="2" | Ĉefurbo
! rowspan="2" | Eniris la federacion
! rowspan="2" | Loĝantaro<br />(2004)
! colspan="3" | Areo (km²)
|-
Linio 213:
Ĉiu teritorio elektas unu deputito al la [[Parlamento de Kanado]]. Kontraste al la [[Usonaj teritorioj]] kiel la [[Usonaj Virgininsuloj]], ĉiu kanada teritorio rajtas elekti unu plene voĉdon-rajtan reprezentanton al la [[Kanada Ĉambro de Deputitoj]]. Kun la escepto de Insulo de Princo Eduardo, kiu havas iomete pli bonan pokapan reprezentiĝon en la Ĉambro ol la Nordokcidentaj Teritorioj, la teritorioj havas pli bonan pokapan reprezentiĝon en la [[Parlamento de Kanado]] ol ĉiu alia regiono de Kanado. Loĝantoj de la kanadaj teritorioj estas plenrajtaj kanadaj civitanoj kaj ili ĝuas la samajn rajtojn kiel aliaj kanadanoj. Ĉiu teritorio ankaŭ reprezentiĝas per unu (neelektita) membro de la [[Kanada Senato]].
 
=== Aliaj Notoj ===
La [[Distrikto de Keewatin]] ekzistis kiel aparta teritorio de 1876 ĝis 1905, kiam ĝi fariĝis administra distikto de la Nordokcidentaj Teritorioj.
 
Estas vigla intereso kaj en Kanado kaj en la [[Turkoj kaj Kajkoj]], transmara [[Britio|brita]] teritorio en la [[Kariba Maro]], ke ĉi tiu insularo iel eniru la konfederacion. Kvankam ankoraŭ ne ekzistas formalaj negocoj tiuteme, la du landoj havas long-tempan interrilaton, kaj formalaj komitatoj de ambaŭ registaroj aktive esploras la cirkonstancojn laŭ kiuj la aliĝo de Turkoj kaj Kajkoj al Kanado povus realiĝi<ref>http://www.cbc.ca/news/background/turksandcaicos/</ref>.
 
== Provincaj Partioj ==
En la plej multaj provincoj ekzistas provincaj versioj de la tri grandaj federaciaj partioj. Iuj provincaj partioj tamen ne estas ligitaj al la samnomaj federaciaj partioj, kaj en iuj provincoj estas regione fokusitaj politikaj partioj, kiel la [[Saskaĉevana Partio]]. La klimato de provinca politiko en Kebekio estas mult-rilate alia ol en aliaj provincoj de Kanado: la ĉefa diferenco inter la partioj baziĝas je ilia sinteno al [[Kebekia movado por suvereneco|kebekia suvereneco]] (de kiu [[sendependismo]] estas unu variaĵo): la [[Kebekia Partio]] favoras kebekian sendependecon dum la [[Liberala Partio de Kebekio]] ĝenerale malfavoras ĝin.
 
Linio 230:
 
[[ang:Canadisc underrīce]]
[[ar:محافظاتمقاطعات ومناطقوأقاليم كندا]]
[[arc:ܗܘܦܪܟܝܣ ܘܐܘܚܕܢܐ ܕܩܢܕܐ]]
[[az:Kanadanın Əyalət və Əraziləri]]