La '''Ĉikitanajĉikitaj sekaj arbaroj''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Amazona [[ekoprovinco]] de la [[Neotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj]] de [[Bolivio]] kaj [[Brazilujo]] kaj situas proksimume en la sama regiono kie oni parolas en la [[ĉikitana lingvo]]. La ekoregiono estas listigita en la [[Global 200]].
==Priskribo==
La Ĉikitanajĉikitaj sekaj arbaroj kovras areon de 230 600 kvadrataj kilometroj. La ekoregiono troviĝas al oriento de [[Andoj]], en la malaltaĵoj de orienta Bolivio kaj de la brazilaj [[subŝtato]]j de [[Mato-Groso]] kaj [[Rondonio]]. La [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj|tropikaj humidaj arbaroj]] de [[Amazona arbaro|Amazonio]] troviĝas al okcidento kaj nordokcidento. La vasta [[Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj|savana]] [[Cerado]]-ekoregiono troviĝas al nordo kaj nordoriento, kaj [[Pantanalo]], ekoregiono el la biomo de [[Inunditaj herbejoj kaj savanoj]], al oriento. La sekaj arbaroj de [[Granda Ĉako]] situas suden.
===Klimato===
La klimato de la Ĉikitanajĉikitaj sekaj arbaroj estas [[Tropiko|tropika]], kun akcentita [[seka sezono]] dum la [[vintro]] de la [[suda duonglobo]].